Nebikon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Nebikon (stacidomo).
Nebikon
Blazono de Nebikon
Nebikon
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Willisau
Koordinatoj  47° 11′ 33″ N 7° 58′ 41″ O / 47.19250 °N, 7.97806 °O / 47.19250; 7.97806 (mapo)Koordinatoj: 47° 11′ 33″ N 7° 58′ 41″ O / 47.19250 °N, 7.97806 °O / 47.19250; 7.97806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2273
Areo 3,73 km²
Alteco 487 m super marnivelo
Poŝtkodo 6244
Komunumkodo 1137
Mapo de Nebikon
vdr

Nebikon estas komunumo en la distrikto Willisau en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 2273 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Nebikon situas ĉe la alfluejo de Luthern al Wigger en la transirzono de la Antaŭalpoj al la Svisa Mezlando. Sude la komunumo estas ĉirkaŭita de antaŭalpaj montetoj, kiuj estas tipa por la monteta regiono de la distrikto Willisau. La setlejzono de Nebikon praktike komplete kunkreskis kun tiu de la najbaraj komunumoj Altishofen kaj Dagmersellen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,73 km², de kiuj 40,1% esas kovritaj de arbaro, 38,2% servas por agrikulturo kaj 20,7% por setlado.[1] La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 671 m s.m. sur la monto Santeberg, dum la plej malalta punkto siutas sur alteco de 472 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Wigger ĉe la norda komunumlimo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Nebikon limas en nordoriento al Dagmersellen, en sudoriento al Egolzwil, en sudo al Schötz, en sudokcidento al Ebersecken, kaj en nordokcidento al Altishofen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Nebikon disponas pri stacidomo de la grava nord-sudlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten al Lucerno. La stacidomo de la komunumo estas la nodopunkto de diversaj buslinioj al la ĉirkaŭaj komunumoj.

En la komunumo disbranĉiĝas la kantonaj ĉefvojoj de Dagmersellen al Willisau kaj de Dagmersellen tra Wauwil al Sursee. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas sude en Dagmersellen en distanco de nur 3 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Nebikon datiĝas el la jaro 893 kiel Nevinchova.

Dum mezepoko la vilaĝo apartenis al la Habsburgoj. La vilaĝon administris la Senjoroj de Büttikon. En la jaro 1407 la Grafejo Willisau estis aĉetita de la urbo Lucerno kaj kun ĝi ankaŭ Nebikon fariĝis lucerna. La administrado de la Senjoroj de Büttikon tamen ĉesis nur en la jaro 1415 per la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo. En la jaro 1424 la lucernanoj ankaŭ akiris la malaltan jurisdikcion pri la komunumo. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la komunumo estis parto de la voktejo Willisau kaj ek de 1803 ĝi estas komunumo de la distrikto Willisau en Kantono Lucerno.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]