Neorganika kombinaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neorganikaj kombinaĵoj
Acidoj
Bazoj
Neorganikaj saloj
Hidroksidoj
Metaloj
Mineraloj
Organikaj kombinaĵoj
Aldehidoj
Alkoholoj
Ercoj
Esteroj
Eteroj
Fenoloj
Hidroksidoj
Karbohidratoj
Karboksilataj acidoj
Ketonoj
Oksidoj
Peroksidoj
Karbonhidridoj
Aromataj kombinaĵoj
Heterociklaj kombinaĵoj

Oni difinas Neorganika kombinaĵo kiun ajn kemian kombinaĵon kiu ne entenas karbonajn atomojn, aŭ en kiu tiu elemento havas oksidan nombron ne malpli altan ol +4. Tial estas inkluzivitaj karbona dioksido kaj karbonata acido kaj ties rilataj saloj, bikarbonatoj kaj kartonatoj. Ankaŭ la karbona monooksido, malgraŭ ĝia oksida nombro malpli alta ol +4 kaj do ne katalogebla en la supra difino, estas konsiderata neorganika kombinaĵo.

Ĝeneralaj informoj[redakti | redakti fonton]

La adjektivoj "organika" kaj "neorganika" havas historiajn originojn; iam, fakte. oni opiniis ke substancoj ekstraktitaj el histoj devenintaj de vivaj organismoj, vegetalaj aŭ bestaj, posedus apartajn karakterizojn devenantajn ĝuste el ilia "organika" origino, kaj ke do ili ne povus esti sintezitaj aŭ ke iliaj sintezitaj ekvivalentoj estus malsamaj pro malĉeesto de tiuj apartaj proprecoj. La sintezo, en laboratorio, de ureo en 1828 verke de germana kemiisto Friedrich Wöhler kaj la konstato ke la sintezita ureo posedas kemi-fizikajn proprecojn egalajn al tiuj de la ureo ekstraktita el la urino faligis tiun antaŭjuĝon, definitive en 1861. La mineraloj, krome, estas historie specifaj neorganikaj kombinaĵoj.

Aktuale la kombinaĵoj de karbono, kiuj kutime estas similigitaj kaj studitaj en la medio de la neorganika sistematiko, estas tial tiuj simplaj, kaj la derivaĵoj de la karbona acido, karbonatoj kaj bikarbonatoj. Krome, la sinsekvaj spertoj kaj ellaboraĵoj en la kemia kampo de la 20-a jarcento vidis multiĝi la similaĵoj inter organika kemio kaj neorganika kemio pro la progresiĝo de la kemio metalorganika kaj kemio bioneorganika.

La kemiaj neorganikaj kombinaĵoj plenumas gravan funkcion fiziologian, krome ili estas utiligataj en industriaj sektoroj de la metalurgio, mikroelektroniko, ceramikoproduktadoj kaj konstruado

Ofte en neorganika kemio okazas renkonti nestekiomatriajn kombinaĵon, nome kombinaĵoj kiuj ne respektas la komunajn leĝojn de valento kaj la stekiometriajn kvantojn..

Neorganikaj kombinaĵoj[redakti | redakti fonton]

La neorganika sistematiko, krom detale studi la kemiajn elementojn surbaze de ilia dispozicio en la perioda tabelo, okupiĝas ankaŭ pri la studo pri la diversaj tipoj de kombinaĵoj kiujn tiuj elementoj kapablas generi. Precipe, krom komunaj kombinaĵoj kiaj oksidoj, acidoj, bazoj, saloj kaj aliaj ligitaj jonekovalente, oni povas evidentigi iujn apartan klasojn de neorganikaj kombinaĵoj.

Neorganikaj kombinaĵoj de karbono[redakti | redakti fonton]

Ne ĉiuj kombinaĵoj kun karbono estas apanaĝo de la organika kemio. Aparte, diversaj kombinaĵoj neentenantaj ligojn K+H estas konsiderataj strikte neorganikaj. Oni ekzemplas per la karbona monooksido, karbona dioksido, karbonata acido kaj ties saloj, tetrakloruzo de karbono, sulfido de karbono kaj la karbonidoj.

Kombinaĵoj de kunordigo[redakti | redakti fonton]

La kombonaĵoj de kunordigo karakteriziĝas per la ĉeesto de kunordiga ligilo kiu ligas centran metalan atomon al diversaj jonaj “ligantoj” aŭ molekulaj. La saloj, solvitaj en akva solvaĵo, emanas ionojn kunordigitajn de akvaj molekuloj. Ekzemple, kupra sulfato en akvo formas [Cu(H2O)6]2+.

Melalorganikaj kombinaĵoj[redakti | redakti fonton]

La metalorganikaj kombinaĵoj prezentas posedon de ligilo metala-karbona. Ekzemploj de metalorganikaj kombinaĵoj estas la reakciiloj de Grignard kaj la Fe(K5H5)2.