Neperforta rezisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Policano haltigas Gandhi (1913).

Neperforta rezisto, neperforta lukto, neperforta malobeo, neperforta agado, neperforta aktivecopacema rezistado estas taktiko de protesto rilata kun la civila malobeo kiu celas la sukceson de politika, socia kaj kultura ŝanĝo sen neceso uzi perforton kiel politika armilo.

En la praktiko uzas simbolajn protestojn kaj agojn de ne-kunlaborado en politikaj kaj ekonomiaj areoj.

Ĝenerale, la koncepto de neperforto celas kondutojn nekutimajn en la vivmanieroj kaj moroj de la loĝantaro. Ĝi konsistas en provoko de atentaltiro pere de surprizo.[1] Estas maniero plifirmigi la malkonsenton pere de praktiko, kiu estas konsiderata eksterleĝa kaj uzas agojn de neago (oni malakceptas realigi agadojn socie akceptitaj aŭ devigaj pro leĝo aŭ regularo); agojn de rekta agado (male oni faras agadojn kontraŭ la kutimo aŭ rekte malpermesitajn); aŭ kombinon de ambaŭ.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Noviolencia para generar cambios sociales». Alirita la 2an de majo 2020.
  2. Pozo, Alejandro (2015). El diccionario de la guerra, la paz y el desarme. Icaria. p. 31.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]