New York Journal-American

El Vikipedio, la libera enciklopedio
New York Journal-American
taggazeto
Komenco 1895 vd
Fino 1966 vd
Lando(j) Usono vd
Fondinto(j) William Randolph Hearst vd
Posedata de Hearst Corporation vd
vdr
Unu el plej fifamaj kartunoj de New York Journal, kiu priskribas la ordonon de la Generalo Jacob H. Smith en la Filipin–Usona Milito "mortigu ĉiu el dek," el la frontopaĝo en la 5a de Majo, 1902.

La New York Journal-American estis ĉiutaga ĵurnalo publikigita en Novjorko el 1937 al 1966. La Journal-American estis la produkto de la kuniĝo inter du novjorkaj gazetoj posedataj de William Randolph Hearst: nome The New York American (origine New York Journal, renomita American en 1901), matena ĵurnalo, kaj la New York Evening Journal, vespera ĵurnalo. Ambaŭ estis publikigita de Hearst el 1895 al 1937. American kaj Evening Journal kuniĝis en 1937. La Journal-American estis publikaĵo kun kelkaj eldonoj matene kaj vespere.

Komence de la 1900-aj jaroj, la gazetoj de Hearst ekaperigis disajn blankanigrajn bildostriojn, kaj la 31an de Januaro, 1912, Hearst enkondukis la unuan en la lando kompletan ĉiutagan komiksan strion en la Evening Journal.[1] Unu jaorn poste, la 12an de Januaro, 1913, McManus lanĉis sian bildostrion Bringing Up Father. Tiu prakomikso etendiĝis al du tutplenaj paĝoj ĉiutage kaj 12-paĝa dimanĉa tutkolora sekcio kun unuarangaj strioj de King Features Syndicate. Ĉirkaŭ la meza de la 1940-aj jaroj, la dimanĉaj eldonoj inkludis Bringing Up Father, Blondie, tut-paĝan Prince Valiant, Flash Gordon, The Little King, Buz Sawyer, Seein' Stars de Feg Murray, Tim Tyler's Luck, Room and Board kaj The Squirrel Cage de Gene Ahern, The Phantom, Jungle Jim, Tillie the Toiler, Little Annie Rooney, Little Iodine, The Lone Ranger de Bob Green, Believe It or Not!, Uncle Remus, Donald Duck, Tippie, Right Around Home, Barney Google and Snuffy Smith kaj The Katzenjammer Kids.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bill Blackbeard. (1977) The Smithsonian Collection of Newspaper Comics. Smithsonian Institution, p. 15. ISBN 0-87474-172-6.
  2. A Week in New York April 1945.