Niederwald VS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo VS en Niederwald VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Niederwald.

Niederwald
Blazono de Niederwald
Blazono de Niederwald
Blazono de Niederwald
Niederwald
Niederwald
Niederwald
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Valezo
Distrikto Goms
Koordinatoj  46° 26′ 6″ N 8° 11′ 13″ O / 46.43500 °N, 8.18694 °O / 46.43500; 8.18694 (mapo)Koordinatoj: 46° 26′ 6″ N 8° 11′ 13″ O / 46.43500 °N, 8.18694 °O / 46.43500; 8.18694 (mapo)
Areo 4,68 km²
Alteco 1251 m super marnivelo
Poŝtkodo 3989
Komunumkodo 6064
Mapo de Niederwald
Mapo de Niederwald
Situa mapo de Niederwald
vdr

Niederwald estas komunumo en la distrikto Goms en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 52 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Niederwald Niederwald situas en Supera Valezo ĉe la bordo de la rivero Rodano. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,68 km², de kiuj 45,7% estas kovritaj de arbaro, 32,3% servas por agrikulturo kaj 1,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Niederwald limas en nordo kaj oriento al Blitzingen, en sudo kaj sudokcidento al Ernen, kaj en nordokcidento al Bellwald.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Niederwald pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Brigo trans Furko-Pasejo al Andermatt. Pere de la stacidomo ĉe la trajnlinio de la Matterhorn-Gotthard-Fervojo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Niederwald datiĝas el la jaro 1526 kiel Zniderwaldt. La vilaĝo en frua mezepoko estis submetita al la episkopa majoro de Ernen kaj en la malfrua mezepoko ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi formis unu el la naŭ kvartaloj de la Valeza Dekono Goms. Niederwald estis memstara komunumo ek de la 14-a jarcento. La feŭdohavantoj kaj landaj senjoroj plurfoje konfirmis la rajtojn pri la komunumaj havaĵoj kaj alpopaŝtejoj. En la jaro 1565 la vilaĝo asociiĝis en kamparana gildo, en la jaro 1772 la vilaĝanoj al si donis civitajn statutojn.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]