Nigra rubando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poŝtmarkoj konmemorantaj la atencojn de la 11-a de marto.

Nigra rubando estas uzata en multaj landoj kiel simbolo de funebra okazaĵo, tio estas morto kaj ĉefe de proksimulo, gravulo aŭ speciga tragedia okazaĵo. Tiele estis uzata ekzemple en Hispanio la tagojn post la Madridaj atakoj de la 11-a de marto 2004: tiu simbolo estis pendigita en oficialaj ejoj, privataj konstruaĵoj kaj oni montris en televidkanaloj, poŝtmarkoj, ktp.