Niko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Niko
diino • greka dio • allegorical Greek deity • winged deity
Informoj
Eble sama Viktorio
Sekso ina
Patro Palaso
Patrino Stikso
Gefratoj KratoZeloBia
vdr

Niko (antikve-greke Νίκη, Níkē, «venko», latine Victoria) estas en la helena mitologio diino de venko. Ŝia patrino estis Stiksa (malamo) kaj patro Palaso (batalo), gefratoj Bia (perforto), Zelo (potenco, penado, volo) kaj Krato (forto). Ili kune helpis al Zeŭso en batalo kontraŭ la titanoj.

Niko Samotraka – torso de signifa antikva statuo en pariza Luvro

Sed nur Niko estis adorata kaj pro tio pli konata ol siaj gefratoj. Kulta centro de diino Niko estis templo sur atena Akropolo.

Skulpturo bildigata Nikon en Efezo

Niko en arto[redakti | redakti fonton]

En belarto ŝi estis konsekvence bildigata kiel flugilhava figuro, per kio ŝi estas escepto en bildigo de dioj. Ofte ŝi estas prezentita kiel malgranda statueto en manoj de ZeŭsoAtena. Tio esprimas fakton, ke Niko estas estimata ne nur de popolo, sed ankaŭ de la ceteraj dioj.

Niko estis bildigata kun diversaj atributoj, kiuj simbolas venkon. Ofte kun muzikinstrumentoj (gitaro, liro), kun donacoj por venkinto (florkrono, floroj, palmfolio, ŝerpo, kruĉo da vino).

La plej signifaj statuoj de Niko[redakti | redakti fonton]

La plej signifa bildigo de Niko estas Niko Olimpia. Torso de tiu ĉi antikva statuo estis malkovrita en la jaro 1875 ĉe fosado en Olimpio fare de germanaj arĥeologoj. Kontraste kun multaj antikvaj statuoj ne temas pri romia kopio, sed rekte pri helena verko, kreita de skulptisto Paiono en la dua duono de la 5-a jarcento a.K. Nun ĝi estas en Olimpia muzeo.

Plia fama bildigo de Niko estas la fame konata Niko Samotraka. Tiu ĉi helenisma kopio de nekonata helena majstro de komenco de la 2-a jarcento a.K. estis malkovrita en la jaro 1863 en t.n. Sanktejo de Grandaj Dioj sur greka insulo Samotrako. Origine ĝi estis lokita sur piedestalo en formo de ŝipnazo de venka helena ŝipo. Nun ĝi estas ekspoziciata en pariza Luvro.

Konata estas ankaŭ Niko de Varsovio, statuo lokita proksime de varsovia Malnova urbo, rememorata heroecon de varsoviaj loĝantoj en la jaroj 1939 - 1945. La monumento estis konstruita en la jaro 1964 kaj en naŭdekaj jaroj renovigita. Niko ĉi tie per ege levata glavo batalas, kvankam ŝi jam estas supervenkita. Simbole rememoras la „nemalvenkeblan urbon“, kies loĝantoj revoluciiĝis kontraŭ la germanaj okupantoj. Tiu ĉi Niko diferencas de ceteraj bildigoj de la diino ne nur per modere distingebla simbolismo, sed ankaŭ, pro ŝiaj flugiloj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Níké en la ĉeĥa Vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]