Nikolaj Gogol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaj Gogol
Nikolaj Gogol
Naskiĝo 1-an de aprilo 1809
en Veliki Soroĉinci, Rusia Imperio (nun Ukrainio)
Morto 4-an de marto 1852
en Moskvo, Rusia Imperio
Nacieco ukraino
Sukcesis kiel verkisto
Reprezentaj verkoj
  • Taras Bulba (1835)
  • Revizoro (1836)
Nikolaj Gogol
Persona informo
Микола Васильович Гоголь-Яновський гербу Яструбець
Naskonomo Микола Васильович Яновський
Naskiĝo 20-an de marto 1809 (1809-03-20)
en Velyki Sorochyntsi
Morto 21-an de februaro 1852 (1852-02-21) (42-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Religio ortodoksismo vd
Etno ukrainoj vd
Lingvoj rusaukraina vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato vd
Subskribo Nikolaj Gogol
Memorigilo Nikolaj Gogol
Familio
Patro Vasyl Panasovych Gogol-Yanovsky vd
Patrino Mariia Hohol vd
Edz(in)o
Profesio
Alia nomo В. Алов • П. Глечик • Н. Г. • ОООО • Г. Янов • N. N. • *** vd
Okupo dramaturgohistoriisto • literaturkritikisto • instruisto • poeto • prozisto • publikigistoverkisto • romanisto vd
Laborkampo prozobeletroliteratura kritiko vd
Aktiva dum 1827–1852 vd
Verkado
Verkoj Dead Souls ❦
La Revizoro ❦
Marriage ❦
Taras Bulba vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nikolaj Vasiljeviĉ GOGOL (ruse Николай Васильевич Гоголь, ukraine Микола Васильович Гоголь; naskiĝis la 1-an de aprilo 1809, mortis la 4-an de marto 1852 en Moskvo) estis rusia kaj ukraina verkisto.

Li devenis el malriĉa ukraina nobela familio. Lia patro Vasil Hohol (1777-1825) verkis ukrainlingve teatrajn skeĉojn kaj poemojn. Gogol travivis sian infanaĝon en nobela bieno Vasilievka, gimanziojn li vizitadis en Poltavo kaj Niĵino. En 1828 li transloĝiĝis al Peterburgo. Post nesukcesaj literaturaj komencoj li vojaĝis tra Germanio, post la reveno li vane klopodis fariĝi aktoro, sed li sukcesis kiel ŝtata oficisto. Kiam li fariĝis fama verkisto, li instruis en knabina patriotisma instituto kaj kiel helpa profesoro de historio en Peterburga universistato. En 1831 li konatiĝis kun Puŝkin.

Lia komedio La Revizoro estis inter la unuaj libroj tradukitaj de Zamenhof en Esperanton.

En 2009 okaze de la ducentjariĝo de lia nasko, okazis polemiko kaj en Rusio kaj en Ukrainio, ĉar ĉefe naciismaj sektoroj profitis, ke Gogol devenis el ukraina origino kaj verkis en la rusa por respektive defendi lian rusecon aŭ lian ukrainecon. Dmitrij Cibulevskij pri tio skribis en Monato: Sendube Gogol reprezentas kaj la rusan, kaj la ukrainan literaturojn. Lia genio sufiĉis por en ambaŭ okazoj fariĝi vere elstara kaj neimitebla.[1]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Vesperoj sur novalo proksime de Dikanka (1831)
  • Vij (1835)
  • Taras Bulba (1835)
  • Rakonto, kiel kverelis Ivan Ivanoviĉ kun Ivan Nikiforoviĉ (1835)
  • Revizoro (1836)
  • La nazo (1836) en gazeto Sovremennik
  • Edziĝo (1842)
  • Шинель, (Palto) (1842)
  • Portreto
  • Notlibro de frenezulo
  • Malvivaj animoj (1835)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ne utilas kulpigi la spegulon, se via vizaĝo estas malbela. 
— Nikolaj Gogol

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2003/03, paĝo 17: Ukrainaj kantoj kaj peterburgaj groteskoj verkita de Dmitrij CIBULEVSKIJ.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]