Nikolao la 5-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Papo
Papo
Nikolao la 5-a
208-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Tommaso Parentucelli
Pontifiko de 6-a de marto 1447
ĝis 24-an de marto 1455
Antaŭulo Eŭgeno la 4-a
Sekvanto Kaliksto la 3-a
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1397
en Sarzana
Morto 24-an de marto 1455
en Romo, Italio
Mortokialo cirozo [#]
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Alma mater Universitato de Bolonjo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nikolao la 5-a, denaske Tommaso Parentucelli (naskiĝinta en Sarzana la 15-an de novembro 1397; mortinta la 24-an de marto 1455) estis papo de la 6-a de marto 1447 ĝis sia morto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tommaso Parentucelli naskiĝis en Sarzana (Ligurujo) en familio de kuracisto. Kiam li estis juna pastro, li servis al la kardinalo Niccolò Albergati, unu el aŭtoroj de la Florenca unio. Poste oni nomumis lin episkopo de Bolonjo, kaj li estis papa legato en Germanio kaj Napolo. Li akcelis multe kontraktadon de Viena konkordato, kiu reguligis rilatojn inter papo kaj germanaj princlandoj (1448). Li ne havis grandajn ambiciojn, admiris tradiciojn de la antikvo. Li kreis ankaŭ Vatikanan Bibliotekon, kiu estas ĝis nune valorega aro da manuskriptoj.

Nikolao la 5-a aspiris pacon inter kristanoj. En 1452 li ellasis buleon Romanus Pontifex, kiu deklaris militon kontraŭ ĉiuj ne-kristanoj. La buleo permesis al portugaloj pretendi terojn en Okcidentafriko kaj konkeri ilin. La 23-an de majo 1453 turkoj prenis Konstantinopolon post 53 tagoj de sieĝo. La kristana Bizanca imperio ĉesis ekzisti. Ĉi tiu novaĵo ŝokis Eŭropon, sed la provoj de Nikolao la 5-a rekomenci krucmilitojn kontraŭ Otomana imperio ne trovis subtenon.

En lastaj jaroj de vivo la papo, kiu suferis pro podagro, okupiĝis pri beligo de Romo per belartaĵoj. Li volis rekonstrui Vatikanan katedralon, sed ne havis sufiĉe fortojn kaj rimedojn. Iu Stefano Porcaro organizis konstante komplotojn kontraŭ la papo. Li estis prenita kelkfoje de la papa gardantaro, sed ricevis pardonon. La papo eĉ gratifis lin per oro kaj nomumis provincestro de Kampanio. Tamen poste Porcaro revenis en Romon por nova komploto, kaj Nikolao la 5-a kondamnis lin al morto. La humanistoj en Romo nomis ĉi tiun decidon kontraŭdira al idealoj de la antikva filozofio.

persona papa blazono de li
portreto de li el la Nurenberga Kroniko