Nikos Anastasiades

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikos Anastasiades
Persona informo
Νίκος Αναστασιάδης
Naskiĝo 27-an de septembro 1946
en Pera Pedi, Kipro
Lingvoj moderna grekaangla vd
Loĝloko Germasogeia vd
Ŝtataneco Kipro vd
Alma mater Nacia kaj Kapodistria Universitato de AtenoUniversitato-Kolegio de Londono vd
Partio La Demokratia Kunveno
Subskribo Nikos Anastasiades
Familio
Edz(in)o Andri Mustakudi
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
En TTT Oficiala retejo vd
prezidonto de Kipro
Dum 28-a de februaro 201328-a de februaro 2023
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nikos Anastasiades (greke: Νίκος Αναστασιάδης; naskiĝis la 27-an septembro 1946) estas grekokipra politikisto, la ĉefo de la dekstra politika partio DISY (La Demokratia Kunveno) kaj la prezidonto de la Respubliko Kipro. En la prezidentaj elektoj de la 24-a de februaro 2013, li gajnis 57,48 % de la voĉoj.

Anastasiades estas juristo kaj la fondinto de la firmao Nikos Ĥr. Anastasiades kaj Asociitoj. Li diplomiĝis je leĝo ĉe la Universitato de Ateno kaj kompletigis postdiploman studadon je ŝipada juro ĉe University College en Londono (Universitato de Londono). Dum sia studado li estis ano de la Centra Koalicio, bazita en Ateno, kiun formis Georgios Andrea Papandreu.

Li elektiĝis en la Parlamenton en 1981, kaj gvidas sian partion ekde la 8-a de junio 1997. Anastasiades subtenis la Annan-planon en 2004, kvankam 61 % de lia partio ĝin malakceptis. Li anoncis planon malpliigi la konskripcion en Kipro al nur 14 monatoj dum la unuaj cent tagoj de lia prezidanteco, kaj deklaris sian intencon peti tuj por kipra membriĝo de NATO ekde 2013 (kiun lia antaŭulo, Dimitris Ĥristofias, vetois en 2011).

Lia edzino nomiĝas Andri Mustakudi kaj ili havas du filinojn.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]