Niĵnij Tagil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Niĵnij Tagil
administra dividaĵo de Rusiosetlejo • urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Rusio
Fondita 1722
Poŝtkodo 622000–622052
Telefonkodo (+7) 3435
Kodo laŭ OKATO 65476
Retpaĝaro www.ntagil.org
Politiko
Urbestro Sergej Nosov
Demografio
Loĝantaro 353 950  (2018) [+]
Loĝdenso 1 188 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 57° 55′ N, 59° 58′ O (mapo)57.91666666666759.966666666667Koordinatoj: 57° 55′ N, 59° 58′ O (mapo)
Alto 200 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 298 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
- Akva areo km²Ŝablon:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+05:00 [+]
Niĵnij Tagil (Sverdlovska provinco)
Niĵnij Tagil (Sverdlovska provinco)
DEC
Niĵnij Tagil
Niĵnij Tagil
Situo de Niĵnij Tagil
Niĵnij Tagil (Rusio)
Niĵnij Tagil (Rusio)
DEC
Niĵnij Tagil
Niĵnij Tagil
Situo de Niĵnij Tagil

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nizhny Tagil [+]
vdr
La blazono de Niĵnij Tagil

Niĵnij Tagil (ruse Нижний Тагил) estas la dua plej granda urbo urbo en Sverdlovska provinco en Rusio (Meza Uralo). Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estis 65476. La interurba telefona kodo estas 3435, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005). Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj (en jaro 2005).

Historio kaj demografio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis fondita en jaro 1721 pro komenco de uzado de minkampo de fera erco kaj konstruado de karbonferproduktanta kaj ferproduktanta uzino (ekfunkciis en 1725) kaj pli precize la oficiala jaro de fondo estas 1722 kiam en la malgranda loĝloko apud la rivereto Tagil, Nikita Demidov konstruis kuprofandan uzinon. Li venis el la urbo Tula kaj fariĝis la unua uzinestro. Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1919. La urbo antaŭe estis nomita kiel Niĵnetagilskij Zavod (Niĵnetagilskij Uzino, Нижнетагильский Завод) ĝis 1919.

En 1814 apud la urbo estas trovita riĉa minkampo de kupra erco. Dum periodo de ekzisto de la urbo monto, kiu estis la unua minkampo de fera erco, tute malaperis kaj nun tie estas digaĵo je 150 m profunda kaj pli ol 1 km longa.

En jaro 1959 la urbo havis 338 mil loĝantojn. En jaro 2002 la urbo havis 390,5 mil loĝantojn. En ĝi loĝas proksimume averaĝe 350 000 homoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 57° 55′ N 59° 58′ O / 57.917 °N, 59.967 °O / 57.917; 59.967 (mapo).

La urbo estas sur orienta deklivo de meza Uralo, ĉe rivero Tagil (Тагил) (kiu dedekstre enenfluas en riveron Tura (Тура)).

En la urbo estas fervoja stacio kaj tri grandaj distriktoj—Tagilstrojevskij, Leninskij kaj Dzerĵinskij. Du grandaj uzinoj—Uralvagonkonstrua kaj Metalurgia estas famaj en Rusio.

Akvobaraĵo, konstruita en la 1720-aj jaroj, apud Tagilskaja kaj Vijskaja uzinoj donis al la urbo belan lagon kun la vido al la Lisja (Vulpa) monto kun gardoturo supre kie oni aranĝas ĉiujaran feston kun artaj ekspozicioj kaj koncerto dum la tagoj de la urbo en aŭgusto.

Kultura vivo[redakti | redakti fonton]

Centre de la urbo troviĝas Teatra placo kun la monumento al la frato kaj filo Ĉerepanovoj, kiuj konstruis la unuan lokomotivon, kies monumento estas apud la regionografia muzeo. En ĉiu parto de la urbo oni povas vidi monumentojn honore al la militistoj kiuj pereis dum la Granda Patria Milito 1941-1945.

Estas interesaj ekspozicioj, ligitaj kun historia kaj kultura vivo de la urbo en kelkaj muzeoj. La portretoj de uzinestroj kaj bildoj de famaj pentristoj Repin, Ajvazovskij, Ŝiŝkin kaj eĉ la bildo de Rafaelo “Sankta Familio” trovita en subtegmento, estas en la arta galerio. En muzeo de malnovaj regantoj de la urbo oni povas vidi la ĉambrojn kun atmosfero de la pasintaj jarcentoj.

En la urbo oni povas promeni tra la parkoj, la centra parko havas multe da amuzaĵoj: karuseloj, fontanoj ktp. Interesaj historiaj aĵoj estas eksponitaj en la muzeo, dediĉita al A.P. Bondin, la verkisto de laboristaj noveloj. La muzeo de metalaj pletoj havas unikajn historiajn ekzemplojn de ilia produktado kaj oni povas aĉeti en artaj salonoj la belajn pletojn kun pentritaj floroj, birdoj kaj vidaĵoj de nia urbo.

N.Tagil estas kleriga centro de Uralo, kie estas Teknika Universitato, Fervoja Instituto, Pedagogia Akademio, kelkaj privataj Institutoj, mez-lernejoj kaj teknikaj lernejoj, kluboj kaj bibliotekoj. Studentoj de la urbo lernas en moderne ekipitaj lekciejoj, scipovas labori per komputiloj. En Pedagogia Akademio estas muzeo kie regule estas eksponitaj laboroj de junaj pentristoj kaj artistoj.

Dum la jaroj de demokratiaj renovigoj en la urbo estas restaŭrataj kaj denove konstruataj preĝejoj, inter kiuj estas la katedralo nome de Aleksandro Nevskij en Galjanka kaj Dmitrij Donskoj apud Uralvagonkonstrua uzino en Dzerĵinskij distrikto.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]