Nord-Kivuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nord-Kivuo
provinco de Demokratia Respubliko Kongo [+]

LandoDemokratia Respubliko Kongo

Koordinatoj1° S, 29° O (mapo)-0.5666666666666728.7Koordinatoj: 1° S, 29° O (mapo)
ĈefurboGoma
- koordinatoj1° S, 29° O (mapo)-0.5666666666666728.7Koordinatoj: 1° S, 29° O (mapo) [+]
Areo59 483 km² (5 948 300 ha) [+]

Loĝantaro6 655 000 [+] (2015)
Denseco111,88 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2CD-NK

Nord-Kivuo (Tero)
Nord-Kivuo (Tero)

Nord-Kivuo (Demokratia Respubliko Kongo)
Nord-Kivuo (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Nord-Kivuo
Nord-Kivuo

Map
Nord-Kivuo

Vikimedia Komunejo:  Nord-Kivu [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Nord-Kivu estas provinco de la Demokratia Respubliko Kongo (Kongo Kinŝasa) orienta en la lando. Ĝi estas la provinco de Goma, granda urbego en la okcidento de la ŝtato. Laŭ la nova federacia konstitucio de 2006, Kongo Kinŝasa tenas tiun provincon fonditan je 1962.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Nord-Kivuo bordas norde la Provincon Orientan de la Demokratia Respubliko Kongo, oriente la Okcidentan Regionon de Ugando, la Okcidentan Provincon de Ruando kaj la Lagon Kivuan, sude Sud-Kivuon, kaj okcidente Maniemon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu regiono suferis gravajn militajn okazintaĵojn kaj teruraĵojn fine de la 20-a jarcento kaj komence de la 21-a jarcento. Al la politika problemaro de la lando oni aldonas tie la konfliktojn inter la kongaj tutsioj aŭ etnoj ligataj al ili kaj la ŝtata konga registaro aŭ la etnoj ne ligataj al ili (aŭ ligataj al hutuoj). Al tio aldoniĝis la supozata apogo de diversaj registaroj de Ruando aŭ la enmigrado de rifuĝintoj el tiuj lando kaj konflikto.

En februaro 2020 la Alta Komisarejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj raportis ke dum la pasintaj du monatoj pli ol 100 000 civiluloj fuĝis el siaj loĝlokoj en tiu regiono pro atakoj de armitaj grupoj en la tiel nomata Vatalinga estrolando. Multaj el la fuĝintoj estis antaŭe translokigitaj. La atakojn plenumis la Aliancitaj Demokratiaj Fortoj aŭ ADF, uganda islamisma grupo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Beni

Referencoj[redakti | redakti fonton]