Norderoog

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de la insuloj kaj haligoj en la nordfrisa vadomaro

Norderoog (dane Nørreog, nordfrise Noorderuug) estas neloĝata insuleto en norda Germanio. Ĝi apartenas al la komunumo Hooge kaj troviĝas en la distrikto Norda Frislando de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio, en la nordfrisa vadomaro ĉe la bordo de la Norda Maro.

Norderoog estas haligo, do eta insulo kiu inundiĝas dum ĉiu alta tajdo, kaj homaj loĝlokoj de po kelkaj domoj sur ĝi historie troviĝis sur pluraj artefaritaj montetoj, kiuj tiom altis, ke ilin la alta tajdo ne sukcesis subakvigi.

La insuleto unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 1597 sub la nomo „Norder Ough“. Dum la jaro 1630 sur la haligo troviĝis granda bieno, kiu detruiĝis dum la inundo de 1634. Pli poste familio resetlis sur la insuleto, sed ties domo dum la jaro 1825 ankaŭ forviŝiĝis per inundo. Ekde tiam Norderoog estas neloĝata. Kiel sola nordfrisa haligo Norderoog nuntempe ne plu havas monton super la akvonivelo de la altaj tajdoj, do dufoje ĉiutage komplete inundiĝas, kaj nur iuj birdonestoj sur altaj arbustoj restas sekaj. Ekde la 1909 la haligo estas propraĵo de mediprotekta asocio, kiu subtenas la konservon de protektaj zonoj por birdoj.

ĉiujare sur la insuleto nestas plurmil paroj de la sandviĉa ŝterno

Norderoog servas al multaj parte raraj marbirdoj kiel ripozejo kaj kovejo. Ekologie grandan signifon havas la kolonio de sandviĉaj ŝternoj. Printempe kaj frusomere ĉi-tie nestas ĝis 4000 paroj de la relative raraj birdoj. Sed ankaŭ aliaj birdoj kiel hirundaj kaj arktaj ŝternoj kaj hematopoj sur la insuleto oftas. Dumtempe sur la insuleto kaj apuda sablejo samtempe vivas pli ol 50.000 marbirdoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 54° 31′ 41″ N 8° 30′ 45″ O / 54.52806 °N, 8.51250 °O / 54.52806; 8.51250 (mapo)