Nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Supermara alteco550 m [+]
Koordinatoj2° 12′ 0″ N, 25° 42′ 0″ O (mapo)2.225.7Koordinatoj: 2° 12′ 0″ N, 25° 42′ 0″ O (mapo) [+]
Areo531 067 km² (53 106 700 ha) [+]
Map
Nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj
vdr

La nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la afrik-arbara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Demokratia Respubliko Kongo kaj de Centrafrika Respubliko. Ĝi kongruas kun la tutmondaj 200-regiono nomata "nordorient-kongaj humidaj arbaroj".

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono situas en la nordorienta parto de Kongo Kinŝasa kaj etendas sin en la sudorienton de Centrafrika Respubliko. La ekoregiono okupas proksimume triangulan areon kiu subtenas malaltaĵan kaj submontaran pluvarbaro-vegetaĵaron. Ĉe la norda limo la arbaro transiras al savano kaj duonarbaro. Oriente la ekoregiono limtuŝas la Albert-riftajn montarbarojn, sude kaj okcidente la limoj estas Kongo-Rivero kaj ĝiaj alfluantoj, precipe Elila-Rivero.

Klimate, la ekoregiono situas ene de la humidaj tropikoj. La jaraj averaĝaj pluvofaloj sumiĝas inter 1 500 milimetroj kaj 2 000 milimetroj. La precipitaĵo estas sezona kun klare markata seka sezono de januaro al marto. La plej alta pluvofalo okazas ĉe la pli malaltaj altitudoj de la okcidenta parto. La pluvfala niveloj malpligrandiĝas irante orienten kiam la altitudo pli altiĝas direkte al Albert-Rifto. La averaĝa jara temperaturo estas inter 27°C kaj 33°C kaj la averaĝa minimumo estas inter 15°C kaj 21°C, kun variado depende de la altitudo.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Kvankam la plimulto de la areo estas kovrata per miksspecia humida ĉiamverda kaj kvazaŭ-ĉiamverda pluvarbaro, unuspecie dominata arbaro ankaŭ sufiĉe etarbarere ekzistas. La plej komuna unuspecia arbarero konsistas plejofte el Gilbertiodendron dewevrei, kiu ankaŭ konstituas tiajn arbarerojn en aliaj ekoregionoj de la Kongaj arbaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AT0101 Albert-riftaj montarbaroj  Burundo,  Demokratia Respubliko Kongo,  Tanzanio,  Ruando,  Ugando
AT0102 Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj  Angolo,  Ekvatora Gvineo,  Gabono,  Kameruno,  Respubliko Kongo,  Demokratia Respubliko Kongo
AT0103 Kamerunaj montarbaroj  Kameruno,  Niĝerio
AT0104 Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj  Demokratia Respubliko Kongo
AT0105 Komoraj arbaroj  Komoroj
AT0106 Kros-niĝeraj transiraj arbaroj  Niĝerio
AT0107 Marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko  Ekvatora Gvineo,  Kameruno,  Niĝerio
AT0108 Orientafrikaj montarbaroj  Kenjo,  Sud-Sudano,  Tanzanio,  Ugando
AT0110 Orient-kongaj marĉarbaroj  Demokratia Respubliko Kongo
AT0111 Orient-gvineaj arbaroj  Benino,  Ebura Bordo,  Ganao,  Togolando
AT0113 Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj  Sejŝeloj
AT0114 Gvineaj montarbaroj  Ebura Bordo,  Gvineo,  Liberio,  Sieraleono
AT0115 Knajsnaj-amatolaj montarbaroj  Sud-Afriko
AT0116 Kvazulanda-Kablanda arbara mozaiko  Sud-Afriko
AT0117 Madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj  Madagaskaro
AT0118 Madagaskaraj subhumidaj arbaroj  Madagaskaro
AT0120 Maskarenaj arbaroj  Francio,  Maŭricio
AT0121 Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj  Ekvatora Gvineo,  Kameruno
AT0124 Nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj  Centr-Afrika Respubliko,  Demokratia Respubliko Kongo
AT0125 Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko  Kenjo,  Somalio,  Tanzanio
AT0126 Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj  Centr-Afrika Respubliko,  Gabono,  Kameruno,  Respubliko Kongo
AT0128 Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko  Malavio,  Mozambiko,  Tanzanio,  Zimbabvo
AT0129 Okcident-kongaj marĉarbaroj  Respubliko Kongo,  Demokratia Respubliko Kongo
AT0130 Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj  Ebura Bordo,  Liberio,  Gvineo,  Sieraleono

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]