Norma hierarkio de dosierujoj en Unikso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En operaciumoj Unikso kaj ĝiaj formaj estas norma hierarkio de dosierujoj. Ĝi priskribas en kiu dosierujo en dosiersistemo devas esti multaj gravaj por sistemo dosieroj. Plejparto de similaj al Unikso sistemoj funkcias laŭ la normo. Multajn aplikajn programojn ne facilas instali se la dosieroj estas metitaj ne laŭ la normo.

Estas skribita kiel dokumento "FSSTND" formo de la normo. Ĝi estas farita de nekomerca organizaĵo "Free Standards Group" ("grupo de liberaj normoj"), kiu konsistas el kelkaj firmaoj, inter ili estas Hewlett-Packard, Red Hat, IBM, Dell. Tamen la FSSTND enhavas multajn erojn kiuj estas super la reala normo de la vivo kaj multaj realaj operaciumoj ne koincidas kun la FSSTND en ĉi tiu parto.

Dosierujo Enhavo
/bin/ La plej gravaj ruligeblaj programoj por ĉiuj (ekzemple cat, ls, cp).
/boot/ Dosieroj por starto de la operaciumo (ekzemple kerno, initrd).
/dev/ Pseŭdodosieroj de aparataro. (ekzemple /dev/null ).
/etc/ Dosieroj de konfiguro.
/etc/opt/
Dosieroj de konfiguro por /opt/ .
/etc/X11/
Dosieroj de konfiguro por Fenestra Sistemo X de versio 11.
/etc/sgml/
Dosieroj de konfiguro por SGML.
/etc/xml/
Dosieroj de konfiguro por XML.
/home/ Personaj dosierujoj de uzantoj.
/lib/ Bibliotekoj por programoj kiuj estas en /bin/ kaj /sbin/ .
/mnt/ Muntitaj aldonaj dosiersistemoj.
/media/ Muntitaĵoj kun sono, videoo ktp (ekzemple CD-ROMj).
/opt/ Aldonaj aplikaj programoj.
/proc/ Virtuala dosiersistemo kun informo pri funkciado de kerno kaj de la aliaj procezoj.
/root/ Persona dosierujo de la superuzanto.
/sbin/ Ruligeblaj programoj por administrado (ekzemple init, route, ifup).
/srv/ Dosieroj por funkcio de la komputilo kiel servilo.
/tmp/ Portempaj dosieroj (ankaŭ estas /var/tmp/ ).
/usr/ Hierarkio por dosieroj, la samaj por multaj uzantoj. Dosieroj ĉi tie estas neŝanĝataj dum la normala funkciado (ili povas esti ŝanĝataj dum instalado de io).
Historie ĉi tiu dosierujo estis por dosieroj de uzantoj - kiu nun estas /home/ , sed dum evoluo de komputiloj ĝia destino ŝanĝiĝis.
/usr/bin/
Simila al tiuj en /bin/ , sed dosieroj ĉi tie estas ne tiel gravaj kaj la operaciumo povas funkcii sen ili.
/usr/include/
Normaj inkluzivataj dosieroj.
/usr/lib/
Simila al tiuj en /lib/ , sed dosieroj ĉi tie estas ne tiel gravaj kaj la operaciumo povas funkcii sen ili.
/usr/sbin/
Simila al tiuj en /sbin/ , sed dosieroj ĉi tie estas ne tiel gravaj kaj la operaciumo povas funkcii sen ili.
/usr/share/
Dosieroj sendependaj de arkitekturo de komputilo.
/usr/src/
Fonta kodo.
/usr/X11R6/
Fenestra Sistemo X de versio 11R6.
/usr/local/
Hierarkio de lokaj datumoj, specifaj por la komputilo.
/var/ Ofte ŝanĝeblaj dosieroj.
/var/lock/
Ŝlosaj dosieroj.
/var/log/
Ĵurnalaj dosieroj.
/var/mail/
Retpoŝto de uzantoj.
/var/run/
Informo pri la nuna ruliĝo (post la last starto de operaciumo) (ekzemple nun ensalutintaj uzantoj kaj ruliĝantaj dajmonoj).
/var/spool/
Datumoj pri taskoj kiuj atendas por ke esti faritaj (ekzemple vicoj por printado kaj de ankoraŭ nelegita retpoŝto).
/var/spool/mail/
La samo kiel /var/mail/ sed nun nerekomendata por uzado.
/var/tmp/
Portempaj dosieroj kiuj, malsame al tiuj en /tmp/ , devas esti konservataj dum restarto de la operaciumo.