Normana arko (Mazara del Vallo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 37° 39′ 01″ Nordo 12° 35′ 28″ Oriento / 37.650364 °N, 12.59117 °O / 37.650364; 12.59117 (mapo)


Normana arko
itale: Arco normanno
monumento
Lando Italio Italio
Regiono Sicilio
Urbo Mazara del Vallo
Konstruaĵo Monumento
Estiĝo ĉirkaŭ 1072
Por publiko publike alirebla
Vikimedia Komunejo: Arco normanno (Mazara del Vallo)

La Normana arko de Mazara del Vallo estis la ogiva pordo de la antikva burgo, kiun Roĝero la 1-a de Altavilla konstruis post la liberado, en jaro 1072, de la urbo el araboj, kaj kiun oni disfaligis en 1880 por konstrui publikan ĝardenon, nome la nuna vilao Jolanda.

La arko superrigardas la antaŭan placon Mokartan (kiu nomiĝas tiel laŭ araba generalo Mokarta, kiu en 1075 provis rekonkeri la urbon), kaj oni konsideras ĝin la plej gravan simbolon de la urbo, kune kun la dancanta satiruso.

En la burgo loĝis, krome la Granda Grafo Roĝero, ankaŭ Frederiko la 3-a de Aragona, la reĝino Eleanora de Anĵuo en 1318, Petro la 2-a de Sicilio, Marteno la 1-a de Sicilio kaj, lasta, la reĝo Alfonso la 2-a de Napolo en 1495.

En la 16-a jarcento salonoj kaj keloj de la burgo iĝis malliberejo.

Detalo de la pordo