Normanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Normanoj
etno
popolo
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Normanoj estis nord-ĝermanaj loĝantoj en la Skandinaviaj landoj kaj Jylland. Ili estas la prauloj de la norvegoj, svedoj kaj danoj. Ili okupiĝis pri paŝtado, fiŝkaptado, ĉasado.

Ili periode prirabis Rusujon, Anglujon, Francujon en la 9-10-a jc. laŭ la akvaj vojoj. Ili okupis en 886Parizon. Ili fondis la princlandon Normandio en 911 en Nord-Francio, de kie ili ŝipveturis eĉ al Sicilio kaj Sud-Italio en la 11-a jarcento kaj tie fondis la Normanan Reĝlandon. Poste en 1066, ili konkeris Anglujon sub gvido de Vilhelmo la konkerinto. Ili asimiliĝis al la franceska loĝantaro (tiel elformiĝis la angla popolo).

Oni nomis la normanojn en Orient-Eŭropo varegoj, kie ili tra la Volgo kaj Kaspia maro liveris sklavojn al Bagdado kaj tra la Nigra Maro al Konstantinopolo. Kelkaj el ili iĝis solduloj de tribestroj, imperiestroj, sed ili finfine asimiliĝis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]