Normiga etiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Normiga etiko estas branĉo de etiko kiu okupas pri la studo de etika agado. Ĝi estas la branĉo de etiko kiu esploras la serion de demandoj kiuj leviĝas konsiderante kiel oni devus agadi, morale parolante. Normiga etiko estas diferenca el metaetiko ĉar ĝi esploras normigojn por praveco aŭ malpraveco de agadoj, dum metaetiko studas la signifon de morala lingvaĵo kaj de metafiziko de moralaj faktoj.[1] Normiga etiko estas diferenca ankaŭ el priskriba etiko, ĉar tiu lasta estas empiria esplorado de la moralaj kredoj de la personoj. Aliflanke, priskriba etiko rilatus al determinado de kia proporcio de personoj kredas ke mortigi estas ĉiam malbonaĵo, dum normiga etiko rilatas al ĉu estas justa (bona, prava) teni tiun kredon. De tie, normiga etiko estas foje nomata preskriba, pli ol priskriba. Tamen, ĉe kelkaj versioj de metaetika vidpunkto nomata morala realismo, moralaj faktoj estas kaj priskribaj kaj preskribaj samtempe.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "What is ethics?". BBC. Arkivita el la originalo en 28a de oktobro 2013. [1] Alirita la 22an de julio, 2014.
  2. Cavalier, Robert. Meta-ethics, Normative Ethics, and Applied Ethics. Online Guide to Ethics and Moral Philosophy. Arkivita el la originalo je 2013-11-12. Alirita 26a de februaro 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-12. Alirita 2016-03-06.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]