Notepad++

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Notepad++

Ekrankopio

Notepad++
Aŭtoro Don Ho
Programisto Don Ho kun aliaj kunlaborantoj
Lasta stabila versio edit (property)
(Ŝablono:Start date and age)
Operaciumo Vindozo
Programlingvo C++, C
Lingvo(j) Multlingva. Inkluzivas Esperanton.
Programtipo Tekstoredaktilo
Permesilo GNU General Public License, version 3.0 or later
Retejo notepad-plus-plus.org
vdr

Notepad++ estas senpaga tekstoredaktilo por Vindozo. Danke al la facileco kaj riĉeco de ĝiaj funkcioj, oni povas uzi ĝin por multaj celoj, sed ĝi estas kreita ĉefe por programado (ĝi rekonas ĉiujn plej konatajn programlingvojn kaj multajn aliajn). Notepad++ enhavas multajn funkciojn, kiuj helpas dum legado kaj redaktado de tekstdosieroj, inter kiuj estas la ebleco malfermi multajn dokumentojn samtempe, tuta menuo kun opcioj por signarkodoj (unikodaj kaj regionaj), tre povaj funkcioj pri serĉado; aliaj funkcioj estas tre utilaj por redaktado de fontkodo, ekzemple rekono kaj kolorigo je ŝlosilvortoj, evidentigo je krampoj, aŭtomataj krommarĝenoj, kreado/rekono de nova programlingvo, rekono de funkcioj (C++) ktp.

Kvankam kreita ĉefe por programado, eblas facile personigi ĝin laŭ onia gusto aŭ bezonoj. La funkcioj estas ofte plimultigitaj je novaj versioj, aldone la programo permesas la kreadon kaj instalon de kromaĵoj.

Notepad++ estis longtempe elŝutebla de retejo Sourceforge, kie en junio 2010 ĝi estis elŝutita pli ol 25 milionojn da fojoj[1].

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

La programo estas verkita en C++ uzante nur API Win32, sen Microsoft Foundation Classes (MFC). Ĝi estas bazita sur Scintilla, kiu estas projekto kun malfermita fontkodo uzata de aliaj tekstoredaktiloj.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

La programo estas plurlingva, kun ĉirkaŭ 70 lingvoj, sed ĝi ne estas 100% tradukebla, ĉar iuj tradukeroj estas enkodigitaj kaj vidataj en la angla en ĉiuj versioj. Ekde 2011 ĝi havas ankaŭ tradukon en Esperanto, tradukita de Francesco Costanzo, kiu okupigas ankaŭ pri ĝia ĝisdatigo.

En pasinteco, diversaj lingvoj estis defaŭlte haveblaj en Notepad++, sed nuntempe (2013) por havi la tradukojn al ĉiuj lingvoj, oni devas elekti ilin dum instalado; se ne nur la angla estos uzebla.

Aliaj informoj[redakti | redakti fonton]

Inter la programlingvoj rekonataj de Notepad++ estas:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]