Nová Vieska

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nová Vieska, hungare Kisújfalu estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.

Administrejo de Nová Vieska

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Nová Vieska situas en la 4-a regiono
Nová Vieska situas en la bluigita distrikto

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur mildaj deklivoj, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Budapeŝto-Vác-Bratislavo. Štúrovo troviĝas 23 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la loko devenis el 1233 en formo Ösztövér. Posedantoj de la vilaĝo ofte ŝanĝiĝis. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1601 jam ekzistas vilaĝo Kisújfalu. La tiamaj loĝantoj estis kalvinanoj. En 1683 la poloj detruis la vilaĝon. Pesto okazis en 1710, incendio en 1874. La fervojo atingis la vilaĝon en 1850. En 1910 loĝis tie 881 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Esztergom (reĝa departemento), al la distrikto de Párkány. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo retiriĝis al Hungario. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš, krome parto de la hungareco estis deportita en 1947. Kolĥozo formiĝis en 1949. Ekde 1993 la vilaĝo apartenas al Slovakio. En 2001 loĝis tie 799 da homoj (703 hungaroj, 91 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Nová Vieska naskiĝis Sándor Csanda.

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]