Nuevo Laredo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nuevo Laredo
urbo • limurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Tamaulipas
Komunumo Nuevo Laredo
Poŝtkodo 88000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 100
Geografio
Koordinatoj 27°29′25″N 99°30′34″U  /  27.49028°N, 99.50944°U / 27.49028; -99.50944 (Nuevo Laredo) (mapo)
Alto 130 m
Horzono UTC -7
Situo de Nuevo Laredo en Tamaulipas (Meksiko)
Situo de Nuevo Laredo en Tamaulipas (Meksiko)
DMS
Situo de Nuevo Laredo en Tamaulipas
Situo de Nuevo Laredo en Tamaulipas
Situo de Nuevo Laredo en Tamaulipas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nuevo Laredo [+]
vdr

Nuevo Laredo estas komunumo, kaj ene de ĝi la plej signifa urbo, en la norda ekstremo de la meksika subŝtato Tamaulipas, ĉe la suda flanko de la rivero Río Bravo (hispane) aŭ Rio Grande (angle). En la urbo loĝas ĉirkaŭ 489 000 homoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nuevo Laredo estis fondita kiam parto de la loĝantoj de la nune usona urbo Laredo (Teksaso) rifuzis aneksiĝi al Usono laŭ la Traktato de Guadalupe Hidalgo, kiu deklaris la novan internacian limon laŭ longe de la rivero. Ili transpasis la riveron por establiĝi en la meksika teritorio. Onidire ili eĉ kunportis la kadavrojn de siaj prauloj por subterigi ilin en Meksiko.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la kerno de la ekonomia agado en la urbo estas la internacia komerco, ĉar temas pri la ĉefa transpasejo de varoj inter Meksiko kaj Usono, kaj tiel do ĝi estas la plej aktiva interŝtata doganejo en Latin-Ameriko. En la lastaj jaroj la lokaj komerco kaj servoj ege disvolviĝis kaj tial ĝi estas unu el urboj kun la plej malalta nivelo de senlaboreco en Meksiko.