Oberflachs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oberflachs
Blazono de Oberflachs
Kastelo Kasteln en Oberflachs en la jaro 1860
former municipality of Switzerland • Ortschaft
Kantono Argovio
Distrikto Brugg
Koordinatoj  47° 26′ 35″ N 8° 7′ 54″ O / 47.44306 °N, 8.13167 °O / 47.44306; 8.13167 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 35″ N 8° 7′ 54″ O / 47.44306 °N, 8.13167 °O / 47.44306; 8.13167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 480
Areo 3,38 km²
Alteco 401 m super marnivelo
Poŝtkodo 5108
Komunumkodo 4109
Mapo de Oberflachs
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Oberflachs estas komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 480 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oberflachs situas en la valo de Schenkenberg, kiu estas flankigita de montetoj de la Falda Ĵuraso. Duona kilometro okcidente de la vilaĝo situas sur roko la Kastelo Kasteln. La setleja zono de Oberflachs praktike kunkreskis kun la setlejzonoj de la najbara komunumo Schinznach-Dorf.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,38 km², de kiuj 1,27 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,30 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 770 m s.m. sur la kresto de la monto Gisifluh, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 395 m s.m. ĉe la orienta komunumlimo.

Najbaraj komunumo[redakti | redakti fonton]

La komunumo limas en nordo al Schinznach-Dorf, en oriento al Veltheim, en sudo al Auenstein, kaj en okcidento al Thalheim.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Brugg al Thalheim.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Schinznach-Dorf al la Staffelegg-Pasejo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 8 kilometrojn sudoriente en Möriken-Wildegg.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Oberflachs datiĝas el la jaro 1301 kiel Obernflacht.

En mezepoko vasaloj de la Grafoj de Kiburgo, la familio Schenken de Kasteln residencis en la Kastelo Kasteln. Sur la sama monteto en la jaro 1262 estis konstruita la Kastelo Ruchenstein. En la jaro 1264 la Habsburgoj heredis la regadon de la Kiburgoj. En la jaro 1311 la Senjoroj de Mülinen akiris la vilaĝon kaj la du kastelojn, kiuj kune formis la Senjorejon de Kasteln.

Kiam en la jaro 1460 la urbo Berno konkeris la valon de Schenkenberg, la Senjoroj de Mülinen povis konservi siajn privilegiojn pri la Senjorejo Kasteln. En la jaro 1528 la bernanoj enkondukis en la vilaĝo la reformacio. Berna nobelo, Kolonelo Johann Ludwig de Erlach akiris en la jaro 1631 la Senjorejon Kasteln, kiu fariĝis lia privata posedaĵo. En la jaro 1642 li kunigis la restaĵojn de la bruliĝinta Burgo Ruchenstein kun la Burgo Kasteln al senjora kastelo. En la jaro 1732 la urbo Berno aĉetis la Senjorejon Kasteln por 90000 dolaroj, kaj la kastelo fariĝis la sidejo de la plej malgranda kamparvoktejo de Berna Argovio. [1]

En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Oberflachs fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La historiaj informoj baziĝas sur libera traduko de la teksto pri Oberflachs en la germanlingva vikipedio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]