Obersalzberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Obersalzberg estas montoparto ĉe Berchtesgaden, famiĝinta kiel loĝloko, ripozloko de Adolf Hitler. Ĝi servis ofte kiel renkontiĝejo de la naziaj gvidantoj, Hitler kaj alilandaj gvidantoj.

Nomdonanto de la loko estas la salminejo Berchtesgaden. Ĝi estas uzata ekde la 19-a jarcento turisme. Gravis tie la pensiono Moritz por la turismo, kiu servis kile ripozloko por Hitler ekde 1923 kaj kiu estis trakonstruita post 1933 al rezervita, protektita loko de la „Führer”. Ĝi estis en 1945 detruita.

Anstataŭ la tiama gastodomo, nun funkcias tie Dokumentara centro Obersalzberg pri la nazia epoko. Oni malfermis en 2005 tie ankaŭ 5-stelan hotelon por la turistoj.

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

23.08.1939: Kontraŭpolismo: en Obersalzberg Hitler formulis instrukcion al altrangaj oficiroj de Wehrmacht: detruo de Pollando estas nia plej proksima celo. Mi sendas orienten miajn taĉmentojn kun la kadavra kranio kun ordono mortigi sen kompato ĉiujn virinojn kaj infanojn de la raso kaj pola lingvo. Estu brutalaj kaj agu kun la plej granda krueleco. Tiamaniere ni akiros lebensraum, kio necesas al ni

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]