Observatorio Karl Schwarzschild

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observatorio Karl-Schwarzschild
Observatorio
Observatorio Karl Schwarzschild
Oficiala nomo: Karl-Schwarzschild-Observatorium
Lando Germanio Germanio
Municipo Tautenburg
Supermara alteco 341 m s. m.
Koordinatoj 50° 58′ 48.4″ N 11° 42′ 40.2″ O / 50.980111 °N, 11.711167 °O / 50.980111; 11.711167 (mapo)
Situo de la observatorio en Germanio
Situo de la observatorio en Germanio
Situo de la observatorio en Germanio
Vikimedia Komunejo: Thüringer Landessternwarte Tautenburg
Retpaĝo: http://www.tls-tautenburg.de/

La Observatorio Karl-Schwarzschild (germane Karl-Schwarzschild-Observatorium) estas astronomia observatorio en la Arbaro de Tautenburg, proksime de la komunumo Tautenburg (Turingio, Germanio), 10 km nord-oriente de Jena. Ĝia MPC kodo estas 033.[1]

Ĝi estis origine fondita en 1960 kiel instituto de la iama Akademio de la Sciencoj de GDR kaj nomita en honoro de la astronomo kaj fizikisto Karl Schwarzschild. En 1992, la instituto estis renomita Thüringer Landessternwarte "Karl Schwarzschild" Tautenburg.

Teleskopo Alfred-Jensch

En tiu observatorio troviĝas la "Teleskopo Alfred-Jensch" de 2 m, fabrikita de Carl Zeiss Jena. Ĝi estas la plej granda teleskopo en Germanio, (kun, de 2012, la "Teleskopo Fraunhofer"). Tiu instrumento povas esti uzita kiel Schmidt-teleskopo, tiel , kun la plato de Schmidt la aperturo estas 1,34 m, kaj ĝi estas la plej granda Schmidt-teleskopo en la mondo.

La 5-a de aprilo 2005 elde tiu observatorio estis malkovrita la ekstersunsistema planedo ĉirkaŭ la stelo HD 13189.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]