Obsoleto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Obsoleto estas esprimo por tiuj varoj, kiuj iĝis malnovaj, eksmodaj, nemodernaj pro teĥnika evoluo aŭ intenca komerca praktiko, agado.

Ekz. la apero de kolor-ekrana televidilo igis obsoleta la televidilon kun nigra-blanka ekrano.

La obsoletigo de la varoj estas ofta truko de produktaj firmaoj, kiuj celas estigi novajn dezirojn, varpostulojn.