Ojos del Salado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ojos del Salado
rigardo de la argentina al la ĉilia montopintoj
rigardo de la argentina al la ĉilia montopintoj
monto
Alteco 6 893 m
Situo  Argentino kaj  Ĉilio
Montaro Andoj
Geografia situo 27° 6′ S, 68° 32′ U (mapo)-27.1-68.533333333333Koordinatoj: 27° 6′ S, 68° 32′ U (mapo) f4
Ojos del Salado (Katamarkio)
Ojos del Salado (Katamarkio)
DEC
Ojos del Salado
Ojos del Salado
Situo de Ojos del Salado
Ojos del Salado (Ĉilio)
Ojos del Salado (Ĉilio)
DEC
Ojos del Salado
Ojos del Salado
Situo de Ojos del Salado
Map
Ojos del Salado
Rimarko La plej alta punkto de Ĉilio
vdr

La vulkano Ojos del Salado en Argentino havas altecon de 6893 metroj super la marnivelo kaj sekve estas la plej alta vulkano de la tero kaj la dua plej alta monto de Sudameriko. Ĝi unuafoje grimpiĝis dum la jaro 1937 fare de la poloj Justyn Wojsznis kaj Jan Szczepanski. La vulkano estas parto de la montaro Andoj kaj situas vaste videble en Atakama-Dezerto, lime inter la ŝtatoj Argentino kaj Ĉilio.

Ĝi konsideriĝas ne plu aktiva vulkano, ĉar ekde jarcentoj ne plu dokumentiĝis vulkanaj erupcioj. Tamen ripete observiĝis elvenoj de subteraj gasoj, ekzemple dum 1937 kaj 1956, kaj la 14-an de novembro 1994.

Sur la montopinto, kiu pro la alteco kaj ekstremaj temperaturoj nur grimpeblas fare de spertaj montogrimpistoj, troviĝas arkeologiaj spuroj de prahistoriaj ofero-sanktejoj. Oni supozas, ke la inkaoj uzis la montopinton por ritaj oferoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]