Olavo Bilac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olavo Bilac
Persona informo
Naskonomo Olavo Brás Martins dos Guimarães Bilac
Naskiĝo 16-an de decembro 1865 (1865-12-16)
en Rio-de-Ĵanejro, Rio de Janeiro Province,  Brazila Imperio
Morto 28-an de decembro 1918 (1918-12-28) (53-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Tombo Cemitério de São João Batista vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Universitato de San-Paŭlo vd
Subskribo Olavo Bilac
Profesio
Okupo lingvisto • poeto • ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Olavo BRÁS MARTINS dos GUIMARÃES BILAC (16-a de decembro 186528-a de decembro 1918) estis brazila parnasanista poeto, naive naciisma, alinomata "Princo de Brazilaj Poetoj". Verkis la brazilan Himnon al la Flago, unu el la kvar oficialaj himnoj de Brazilo. Li apogis Esperanton en la frua 20-a jarcento, kvankam li mem ne lernis Esperanton. En la 25-a de aŭgusto 1901 Bilac, en la ĵurnalo “Gazeta de Notícias” skribas la jenon: (...) eĉ ĉi tie ni jam havas multajn esperantistojn inter kiuj menciindas unue Caetano Coutinho, de Sete Lagoas, kiu estas fervora propagandisto de la lingvo internacia.

La numero 2 (majo 1907) de la "Brazila Revuo Esperantista", la unua E-revuo redaktita en Brazilo, citas la brazilan poeton Olavo Bilac: "Alia kurso duonoficiala estas tiu en [la lernejo] Pedagogium, kiu speciale celas konigi Esperanton al la kleraj profesorinoj de tiu domo, inde direktata de Sro Olavo Bilac, konata en tuta Brazilujo [sic], kaj kiu ankaŭ estas esperantisto."

Jam en la 3-a numero de Brazila Revuo Esperantista en junio 1907 aperis tradukon de la soneto "Aŭdi Stelojn", tradukita de Daltro Santos:

"Nu (vi parolas), aŭdi stelojn! Certe
La saĝon perdis vi!" mi diros tamen,
Ke por aŭdi la stelojn mi vekiĝas,
Kaj mi malfermas la fenestron pale...

Kaj mi babilas, dum la Lakta vojo,
Kiel mantelo malfermita supre,
Briletas. Kaj la suno alveninte,
Ilin mi serĉas tra l' ĉiel' ankoraŭ.

Vi diros nun: "Mia freneza frato!
Kion kun ili vi parolas nokte?
Kion iliaj frazoj al vi diras?"

Kaj mi diros: "Por ilin aŭdi, amu!
Ĉar povas havi nur l' amant' orelojn
Kapablaj aŭdi kaj kompreni stelojn.