Olha Kobilanska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olha Kobilanska
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1863 (1863-11-27)
en Gura Humorului, Duklando Bukovino,  Aŭstrio-Hungario
Morto 21-an de marto 1942 (1942-03-21) (78-jaraĝa)
en Ĉernivco, Cernăuți County,  Reĝlando Rumanio
Lingvoj ukrainagermana
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario • Okcident-Ukrainia Popola Respubliko • Ukraina Popola RespublikoReĝlando RumanioSovetunio
Familio
Frat(in)o Julijan Kobyljanskyj
Okupo
Okupo verkisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • publikigistotradukisto
vdr

KOBILANSKA Olha (ukraina : Ольга Юліанівна Кобилянська; naskiĝis la 27-an de novembro 1863 en la urbo Gura Humorului (ukraina : Гура-Гумора), Suda Bukovinio (nun Rumanio), mortis la 21-an de marto 1942 en Chernivtsi, Rumanio (nun Ukrainio) estis verkistino, tradukistino kaj feminisma aktivulino. Ŝi ekde sia infanaĵo parolis ukraine, pole, germane. De 1891 ekloĝis en Ĉernivco. En 1894 ŝi iniciatis la organizaĵon "Societo de ukraininoj de Bukovinio". Ŝi komencis verki en la germana kaj poste en la ukraina.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Ŝi verkis pli ol 20 novelojn, ankaŭ rakontojn, multajn artikolojn pri senrajteco de virinoj.

Pluraj de ŝiaj noveloj estis tradukitaj komence de la 20-a jarcento al pluraj lingvoj kiel la rusa, la germana, la angla, la ĉeĥa, la bulgara kaj la pola, sed ne en Esperanto. Pluraj noveloj ankaŭ estis filmitaj kaj fariĝis teatraĵoj.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 'Ukraina antologio' aperis fragmento de la novelego "Princino" (ukr. - "Царівна", 1895), esperantigis Eugenia Amis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Listo de eksofonaj verkistoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]