Oléron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas
Oléron
Mapo de Oléron
insulo
Situo Atlantika Oceano
Geografia situo 45° 56′ N, 1° 17′ U (mapo)45.938888888889-1.290277777777834Koordinatoj: 45° 56′ N, 1° 17′ U (mapo) f1
Oléron (Francio)
Oléron (Francio)
DEC
Oléron
Oléron

Map

Longo 34 kmf2
Larĝo 12 kmf3
Areo 174 km² f4
Plej alta loko 34 mf5
Ŝtato Francio Francio
Teritorio Charente-Maritime
Loĝantaro 21 871 (2010)
126 loĝ./km²
Ĉefa loko Saint-Pierre-d’Oléron
vdr

Oléron [oleʁɔ̃] estas insulo en Atlantiko apud la bordo de sudokcidenta Francio. Ĝi estas la dua plej granda franca insulo post Korsiko (nekonsiderante la transmarajn teritoriojn): ĝi estas proksimume 30 km longa kaj 8 km larĝa, ĝia areo estas 174 km2 kaj ĝi havas pli ol 21 000 daŭrajn loĝantojn[1]. Dum malfluso, surfaco de Atlantiko malaltiĝas je minimume 3 metroj, kaj la maro malproksimiĝas je 300 ĝis 500 metroj.

Dum sia historio, ĝi apartenis jen al la provinco Aunis, jen al la provinco Saintonge. Laŭ administra vidpunkto, ĝi hodiaŭ estas parto de la departemento Charente-Maritime, en la regiono Nova Akvitanio, kaj ĝi estas dividita en 8 komunumojn. Ĝia ĉefurbo estas Saint-Pierre-d'Oléron.

Ekde la 19-a de marto 1966, la insulon konektas al ĉeftero ponto 2 862 m longa, la tria plej longa en Francio (post tiuj de kaj Saint-Nazaire).

En la insulo estas troveblaj preĝejoj, sonorilejoj kaj lumturoj. Somere Oléron allogas multajn turistojn danke al sablaj strandoj, suna klimato, flusejo taŭga por fiŝkaptado, arbaroj, biciklaj vojoj, ktp. Ĝi estas fama ankaŭ pro siaj ostroj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Situanta en Atlantiko, Oléron estas ĉirkaŭata de pluraj markoloj:

Oléron ankaŭ frontas du estuarojn, tiujn de la riveroj Charente kaj Seudre. Tiuj ludas gravan rolon en la ekonomio de la insulo, plifaciliginte la disvolviĝon de ostrobredado per alfluo de nesala akvo.

La ponto de Oléron. Malantaŭe videblas la ĉeftero.

En 1966, Oléron parte perdis sian insulecon pro la konstruo de ponto, kiu estis la unua ponto en Francio liganta insulon al la ĉeftero. La ponto de Oléron, inaŭgurita la 21-an de junio 1966, iĝis senpaga en 1991. Ĝi ligas la komunumojn Le Château-d'Oléron kaj Bourcefranc-le-Chapus. Ĝi estis konstruita el betono kaj apogiĝas sur 45 pilieroj, 23 m super la marnivelo. Ĝi estas 10,6 m larĝa kaj estas malfermita al motoraj veturiloj, bicikloj kaj piedirantoj[2].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Aera foto de la insulo vidata de nordo. Malantaŭe videblas la estuaro de Seudre, la duoninsulo de Arvert kaj Ĝirondo.

Administre, en Oléron estas ok komunumoj. De nordo al sudo, ili estas: Saint-Denis-d'Oléron, granda plezurhaveno, La Brée-les-Bains, malgranda banurbo kun longa sabla strando, Saint-Georges-d'Oléron, mezepoka urbeto konstruita ĉirkaŭ romanika preĝejo, Saint-Pierre-d'Oléron, la plej grava urbo en la insulo, Dolus-d'Oléron, kiu havas ankaŭ grandan komercan aktivecon, Le Château-d'Oléron, urbo kun citadelo planita de Vauban, Le Grand-Village-Plage, kiu havas grandan strandon ĉe la oceano, kaj Saint-Trojan-les-Bains, grava banurbo situanta apud granda pina arbaro.

La Cotinière estas la sola fiŝkapta haveno en la okcidenta bordo de Oléron kaj la plej granda en la tuta insulo. Cento da ŝipoj kolektas ĉiujare 4 000 t da marbestoj, inkluzive de 60 t da salikokoj[3].

La malnovaj salejoj (en la sudo kaj la oriento de la insulo) estas hodiaŭ uzataj por ostrobredado: Oléron apartenas al la ostrobreda regiono Marennes-Oléron. Alia fama produktaĵo de la insulo estas la vino pineau des Charentes.

Duno en la arbaro apud Boyardville

Proksime de la orienta bordo, fronte al la arbaro forêt des Saumonards (apud Boyardville), du kilometrojn for de la insulo, staras la fama fortikaĵo Bojardo, kies konstruon ordonis Napoleono la 1-a. Ekkonstruite en 1804 dum la Unua Imperio por protekti la enfluejon de Charente kaj la armean armilejon de Rochefort, ĝi finkonstruiĝis en 1859 dum la regno de Napoleono la 3-a. Post 1990, ĝi estas uzata por la samnoma televida ludo.

En la norda pinto de la insulo, en Saint-Denis-d'Oléron, staras la 50 metrojn alta lumturo Chassiron.

En la sudo de la insulo, Saint-Trojan-les-Bains estas konata pro sia 2000-hektara arbaro kaj sia turisma trajneto. Ĝi estas ankaŭ la komenco de longa sabla strando, kiu etendiĝas laŭ Akvitanio ĝis Eŭskio, interrompita nur de la markolo Maumusson kaj la estuaro Ĝirondo.


Klimato[redakti | redakti fonton]

Oléron estas la plej suda el la francaj atlantikaj insuloj; pro tio ĝia klimato estas milda vintre.

La milda klimato de Oléron ebligas al mimozo ekflori februare.
Klimata diagramo de la nordo de la insulo (1961–1990)
JFMAMJJASOND
 
 
81.1
 
8.7
4.5
 
 
64
 
9.6
5
 
 
52.9
 
11.6
6.4
 
 
47.3
 
14
8.4
 
 
58.6
 
17
11.3
 
 
43.5
 
20.2
14.2
 
 
35
 
22.5
16.3
 
 
42
 
22.4
16.4
 
 
54.9
 
20.9
15
 
 
69.6
 
17.5
11.9
 
 
83.6
 
12.6
7.9
 
 
79.3
 
9.5
5.2
Temperaturo je °CSumo de precipitaĵoj je mm
Fonto: Infoclimat.fr[4]

Arbaroj[redakti | redakti fonton]

La arbaro de Saint-Trojan

Oléron havas relative grandan proporcion da arbaroj, same kiel la tuta departemento Charente-Maritime. Ĉiuj arbaroj de la insulo estas administrataj de la Nacia ofico de arbaroj (Office national des forêts), kiu prizorgas entute 2 729 hektarojn da arbaro en la insulo, kio estas 15,6% de la tuta areo de la insulo.

Administro[redakti | redakti fonton]

La flago de Oléron

Oléron estas parto de la arondismento de Rochefort, en la departemento Charente-Maritime. Ĝia teritorio estas dividita en du kantonojn kaj ok komunumojn, de nordo al sudo:

Turismo[redakti | redakti fonton]

La fortikaĵo Bojardo kaj la insulo Aix vidataj de Boyardville.

Oléron estas turisma loko pro siaj strandoj kaj arbaroj. La plej famaj konstruaĵoj estas Fortikaĵo Bojardo (Fort Boyard, fronte al la vilaĝo Boyardville), la lumturo Chassiron kaj la citadelo en Le Château-d'Oléron.


Kulturo[redakti | redakti fonton]

Ballon, tradicia kapvesto de Oléron, 1915

Oléron situas en la areo de la sentonĵa lingvo (saintongeais), dialekto de la nordfranca lingvaro.

Tipa recepto de Oléron kaj Royan estas éclade (aŭ églade), konsistanta el mituloj. Oni starigas mitulojn spirale sur lignan plankon, oni kovras ilin per pingloj de pino kaj oni fajrigas ilin por kuiri la mitulojn. Oni kutime manĝas ilin kun pano, sala butero kaj loka blanka vino.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la oficialaj datumoj de 2010, ĝi havas 21 869 loĝantojn (nombro kalkulita sumante la loĝantarojn de la kantonoj de Saint-Pierre-d’Oléron kaj Le Château-d’Oléron).
    Insee. Populations légales 2010 - 17-Charente-Maritime (france). Alirita 9-an de junio 2013.
  2. Viaduc d’Oléron (Le Château-d’Oléron, 1966). Structurae. Alirita 10-an de junio 2013.
  3. (2001) “L’île d’Oléron”, Poitou-Charentes, Guides Gallimard (france), p. j 196–199. ISBN 2-74-240770-7.
  4. Normes et records 1961-1990. Alirita la 30-a de junio 2012.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]