Omayra Sánchez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Omayra Sánchez
Persona informo
Naskonomo Omayra Sánchez Garzón
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1972 (1972-08-28)
en Armero
Morto 16-an de novembro 1985 (1985-11-16) (13-jaraĝa)
en Armero
Mortokialo vulkana erupcio
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kolombio
Okupo
Okupo studento
vdr

Omayra Sánchez ([omajra sanĉez]; naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1972, mortis la 16-an de novembro 1985 en Armero) estis kolombia junulino, kiu iĝis kotokaptita pro erupcio de vulkano Nevado del Ruiz en urbo Armero, la 13an de novembro 1985.

Omayra estis kovrita ĝiskole en rubaĵo, koto, betono kaj akvo kaj mortis la 16-an de novembro, post 60 horoj, pro veneaj gasoj kaj hipotermio. La sav-provoj estis vanaj, ĉar oni estis bezonanta specifan pumpilon, kiu ne alvenis ĝustatempe al la akcidentejo.

Ŝian mortolukton sekvis — en la kunteksto de la katastrofaj raportoj - milionoj da televidaj spektantoj. La filmoj kaj fotoj eldonitaj, kiuj dokumentis sian sorton kaj morton, altiris multan atenton kaj oni diskutis tiujn polemike. Oni fokusis precipe je la rolo kaj konduto de la fotistoj kaj je manko de subteno de la kolombia registaro dum la katastrofo. Foto elektita de la fotisto Frank Fournier de la koto-kaptita knabino estis elektita por Gazetara foto de la jaro en 1985.

Dum ŝia suferado, Omayra Sánchez donis siajn amikojn kaj parencojn, ankaŭ publike, ĉiam esperon kaj konfidon. Ŝia patrino travivis la katastrofon, ĉar ŝi estis en Bogotá en tiu tempo. Ŝia frato ankaŭ travivis, sed ŝia patro mortis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]