Ometepe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ometepe
Lokiĝo de Ometepe en Nikaragvo
Lokiĝo de Ometepe en Nikaragvo
insulo
Akvejo Lago Cocibolca
Geografia situo 11° 30′ N, 85° 35′ U (mapo)11.5-85.5833333333331610Koordinatoj: 11° 30′ N, 85° 35′ U (mapo) f1
Ometepe (Nikaragvo)
Ometepe (Nikaragvo)
DEC
Ometepe
Ometepe

Map

Longo 31 kmf2
Larĝo 10 kmf3
Areo 276 km² f4
Plej alta loko Vulkano "Concepción"
1 610 mf5
Loĝantaro 35 000
127 loĝ./km²
Ĉefa loko Altagracia
vdr
Ometepe insulo: la vulkanoj Concepcion kaj Maderas.

La insulo Ometepe, ankaŭ nomata Ōmetepētl (Du montoj, en la Naŭatla lingvo) lokiĝas en Nikaragvo; ĝi estas en la plej granda lago de Centra Ameriko, "Lago Cocibolca" aŭ "Lago de Nikaragvo".

Vidaĵo de la vulkanoj ekde la strando

Ometepe havas areon de 276 km2 kaj 35 000 loĝantoj. Ĝi estas la plej granda vulkana insulo en la mondo kiu lokiĝas en lago de nesala akvo.

La insulo estas tre grava turisma loko en Nikaragvo, oni povas facile vojaĝi al Ometepe ekde la ĉefurbo Managvo per aŭtobuso aŭ aŭtomobilo kaj veturante per ŝipo 1 horo pli.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni konas ke la insulo havis loĝantojn antaŭ la jaro 1500 a.K. Supozeble la unuaj homoj devenis el Suda Ameriko. En la insulo oni trovis ceramikaĵojn kaj grandajn skulptaĵojn el bazalta ŝtono kiuj estas eksponataj nuntempe en la parko de la preĝejo de Altagracia kaj en la Nacia Muzeo en Managvo.

Dum la Eŭropa koloniado de Ameriko la insulo servis kiel rifuĝo por la piratoj en siaj prirabadoj al la urbo Granada kiam ili alvenis el la Karibia maro tra la rivero San Juan.

Nuntempe la loĝantoj kaj la loka registaro klopodas por la plibonigo de la turisma infrastrukturo kaj beligo de la insulo.

La sep naturaj mirindaĵoj de la mondo[redakti | redakti fonton]

Ometepe partoprenis en la konkurso pri la sep naturaj mirindaĵoj de la mondo sed ne atingis tre altan lokon, ĝi estis inter la pli bonaj 77 partoprenantoj el 440 elekteblaj kandidatoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

http://www.nicatour.net/es/nicaragua/Ometepe.asp Arkivigite je 2008-02-16 per la retarkivo Wayback Machine
http://www.manfut.org/museos/ometepe-arq.html