Operaco Dragoon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo montranta la amfibiajn surterigojn de Aliancnaoj kaj avancon en Sudan Francion, same kiel la germanajn defendejojn.
Germana kanono 88-mm sur la marbordo de suda Francio.
Jean de Lattre de Tassigny parade en la liberigita urbo Marsejlo.

Operaco Dragoon (15a - 26a de aŭgusto 1944) estis la kodonomo por la invado fare de Aliancanoj de la Riviera en Suda Francio. Origine planita por koincido kun la T-tago (6a de junio), ĝi estis prokrastita pro nesufiĉaj surterigiloj. Aŭguste, oni rekuperis ĝin, ĉar la zono estis jam de malalta prioritateco por la germanoj, kaj la kondiĉoj aspektis favoraj por la liberigo de Suda Francio kun ties ŝlosilaj havenoj de Marsejlo kaj Toulon.

Post kelkaj preparkomandaj operacoj por sekurigi la gravajn transportajn ligilojn, la Usona 6a Korpuso surteriĝis ĉe Hyères sub ŝirmo de granda mararmea forto, sekvita de kelkaj divizioj de la Franca Armeo B. Ili estis opoziciataj de disaj fortoj de la Germana Armegrupo G.

Superitaj de la aera supereco de la Aliancanoj kaj de ribelo de la Franca Rezistado, la germanaj fortoj estis rapide venkitaj kaj retiriĝis norden laŭlonge de la valo de la rivero Rodano, por establi stabilan defendolinion en Dijon. Aliancanaj mobil-unuoj parte blokis ilian vojon al Montélimar. Sed neniu flanko povis atingi definitivan trarompon, kvankam la germanoj finfine devis retiriĝi, dum la francoj kaptis la marhavenojn. La batalado laste haltiĝis ĉe la Vogezoj, kie Armegrupo G finfine establis stabilan defendolinion. La Aliancanaj fortoj bezonis reorganizadon, kaj frontis jam akran germanan rezistadon, pro kio la ofensivo haltis la 14an de septembro.

Operaco Dragoon estis konsiderita sukceso de Aliancanoj, kvankam tio restas polemika. La Aliancanoj kapablis liberigi plej el Suda Francio en nur 4 semajnoj, kaj faris al malamikoj grandajn perdojn, dum la kaptitaj havenoj ebligis al Aliancanoj facilan liveradon. Sed por la momento, la germanaj unuoj sukcesis eliri norden, fronte al Patton kaj Montgomery. Aliflnke, Churchill perdis sian planon invadi Balkanion, kaj tio permesis al la sovetoj konkeri Vienon, kio markis la mapon de la postmilita Eŭropo.

En la momento de la surteriĝo estis 151 000 Aliancanoj[1] kontraŭ 85 000 al 100 000 germanoj.[2] Tiuj lastaj disponis el 1 481 pecoj de artilerio.[3] La tuta invadforto estis de 576 833 homoj.[4] La Franca Rezistado disponis el 75 000 homoj.[5] En la tuta Suda Francio la germanoj disponis el 285 000 al 300 000 homoj.[2] Estis po ĉirkaŭ sep mil mortintoj de ĉiu flanko. Krome la germanoj perdis 131 250 kaptitojn.[6][7][8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clarke & Smith (1993), p. 92.
  2. 2,0 2,1 Clarke & Smith (1993), p. 70.
  3. Clodfelter, M. (2017). "Warfare and Armed Conflicts: A Statistical Encyclopedia of Casualty and Other Figures, 1492–2015" (4a eld.). Jefferson, North Carolina: McFarland. P. 474.
  4. Tucker-Jones (2010), p. 92.
  5. Clarke & Smith (1993), p. 42.
  6. Vogel (1983), pp. 604–605.
  7. Zaloga (2009), p. 88.
  8. Clarke & Smith (1993), p. 197.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Breuer, William (1996). Operation Dragoon: The Allied Invasion of the South of France. Presidio Press. ISBN 978-0-89141-601-2.
  • Clarke, Jeffrey J. & Smith, Robert Ross (1993). Riviera To The Rhine. United States Army in World War II: European Theater of Operations. Washington DC: Center of Military History, United States Army. ISBN 978-0-16-025966-1.
  • Pogue, C. (1986). The Supreme Command. United States Army in World War II: European Theater of Operations. Washington, DC: Center of Military History, United States Army. ISBN 978-0-16-001916-6.
  • Potter, E.B. & Nimitz, Chester W. (1960). Sea Power. Englewood Cliffs, NJ: Prentice-Hall. ISBN 978-0-13-796870-1.
  • Tucker-Jones, Anthony (2010). Operation Dragoon: The Liberation of Southern France 1944. Pen and Sword. ISBN 978-1-84884-140-6.
  • Vogel, Detlef (1983). "Deutsche und Alliierte Kriegsführung im Westen [German and Allied warfare in the West]". In Boog, Horst; Krebs, Gerhard; Vogel, Detlef. Das Deutsche Reich in der Defensive. VII. Militärgeschichtliches Forschungsamt. Deutsche Verlags-Anstalt. pp. 419–642. ISBN 978-3-421-05507-1.
  • Yeide, Harry (2007). First to the Rhine: The 6th Army Group In World War II. Zenith Press. ISBN 978-0-7603-3146-0.
  • Zaloga, Steven J. (2009). Operation Dragoon 1944: France's other D-Day. Osprey Publishing. ISBN 978-1-84603-367-4.