Operaco Muŝtarak

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La komuna komando ĉe la Internacia Sekureca Helpo-Forto (angle Isaf) de NATO lanĉis tion, kion ĝi nomas "afgangvidatan kontraŭinsurekcian operacon", sendinte 15.000 soldatojn en kernajn lokojn de la provinco de Helmando por batali la Talibanojn. La Talibanoj diras, ke ili disponas je 2.000 batalantoj pretaj kontraŭataki.

Tiu ĉi milita Operaco Muŝtarak (kiu signifas "kune" en la loka daria lingvo), lastatempa ofensivo de la alianculoj okcidentaj celas sekurigi regon de la urbo Marjaho, sudokcidente de la helmanda provinca ĉefurbo Laŝkar Gah. Marjah estas konata kiel la kerno de la regiona opia kultivo kaj drogokomerco. Norde, soldatoj ankaŭ estas batalantaj en la distrikto de Nad Ali, scenejo de lastatempa, pli malgrandaj bataloj inter NATO-fortoj kaj Talibanaj batalantoj.

La fortoj implikitaj en Operaco Muŝtarak estas :

  • Afganoj konsistigantaj proksimume 60 % de la totala forto, kvankam plejparto el ili estas en subtena rolo. Ĉi tio inkluzivas membrojn de la Afgana Nacia Armeo, limgardistojn kaj la afganan Gendarmerion.
  • 1500 soldatoj de la afgana armeo.
  • 3500 usonaj soldatoj ankaŭ deplojitaj.
  • 2000 britaj soldatoj kiuj ankaŭ partoprenas, samkiel ankaŭ fortoj el Danio, Estonio kaj Kanado.

Usono diras, ke ĉi tiu atako al la talibanoj estas prototipo por nova speco de operacoj, en kiu la celo estos kapti la lokon per minimuma kvanto de perforto. Kaj unuafoje NATO kaj afganaj respondeculoj pretigis grandan nombron de afganaj administrantoj kaj ankaŭ afganan guberniestron por regi en Marjah tuj post kiam la batalado finiĝos. Ankaŭ pli ol 1000 lokaj policistoj atendas por iri tien labori.