Opia milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Opia milito
Batalo ĉe Guangzhou (Kantono) dum la Dua Opia Milito
series of wars • ŝtata krimo
Daŭro: 1839–1842 kaj 1856–1860
Loko: Ĉinio
Rezulto: Venko de Unuiĝinta Reĝlando, Francio kaj Rusio
Flankoj
Unuiĝinta Reĝlando
Francio
Rusio
Dinastio Qing
vdr

En la 19-a jarcento ĉina verda teo estiĝis tre populara en Eŭropo kaj Usono. Ĉina silko kaj porcelano estas ankaŭ de granda mendado. Aliflanke, Eŭropo havis nenion por oferti al Ĉinio. Estiĝita komerca malekvilibro estis malbona speciale por Britio, kiu sendadis al Honkongo multe ŝipojn, plenŝarĝitajn de arĝento. Britioj volis solvi problemon pere de interŝanĝo de varoj al kotono kaj opio kun Hindujo kaj suda Azio. Opio estis tre mendita en Ĉinio, kie ĝi funkcias kiel valuto. Britioj smuglis opion al Ĉinio sen skrupuloj al malpermeso de importo de opio. Jare 1839 registaro de Qing, post kelkaj malsukcesaj anti-opiaj kampanjoj, kreis tre drastajn leĝojn kontraŭ opio. Komisaro Lin Zexu konfiskis kaj neniigis 20 000 kestojn da opio (1 100 tunoj). Britoj violente venĝis sin kontraŭ ĉinio: ili atakis malpreparitan Ĉinion, detruis ĉiniaj armeon kaj devigis subskribi malekvilibran kontrakton. Post tia evento, Honkongo estiĝis britia teritorio. Britio akiris statuson de la plej privilegiita lando. Ĉinio estas devigita pagi tre grandan sumon.