Optikisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filio de optikbutiko Pearle en Boxmeer Nederlando

Optikisto estas fakulo pri optiko. La optikisto antaŭ ĉio laboras en la okulprizorgado.

La ĉefaj taskoj de optikisto en optikbutiko estas la mezurado de la refraktoeraroj de ies okulo. Refrakteraro povas esti solvita per okulvitrojkontaktlensoj tiel ke iu denove povas akre vidi. Depende de la optikbutiko la optikisto ankaŭ ŝlifas la vitrojn kaj muntas ilin en, de la kliento elektita, muntumo. Ankaŭ optikaj kromartikloj kiel lupeoj, lornoj, binokloj, teleskopoj, mikroskopoj kaj neoptikaj artikloj kiel barometroj ofte haveblas ĉe la optikisto.

Krom la refraktmezurado la taskoj de la optikisto ankaŭ estas konsilado kaj vendo de muntumoj kaj okulvitroj kaj riparo de damaĝitaj montumoj. Ankaŭ la instruado pri la uzo de kontaktlensoj apartenas al la laboro de la optikisto.