Optimisto (velŝipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
klasa simbolo

simbolo de la velboata klaso

Boataj mezuroj
longo: 2,30 m
larĝo: 1,13 m
alto de la ŝipa trunko super la akvosurfaco : ĉ. 40 cm
alto sub la akvosurfaco (sen stabiligilo): ĉ. 65 cm
alto de la masto: 2,35 m
pezo (velopreta): ĉ. 45 kg
vela areo (granda velo): 3,5 m²
Ceteraj informoj
velboata indico: 173
velboata klaso: internacia

La velboata klaso Optimisto estas grupo da normigitaj aparte etaj kaj malpezaj velŝipetoj por infanoj kaj junuloj ĝis la aĝo de proksimume 15 jaroj (jam altaj 14-jaruloj povas havi iom da malkomforto trovi lokon por la longaj kruroj en la malvasta boato). La tutmonde en grandaj kvantoj disvastiĝinta velboato estas ŝatata por lernado de velado, por hobia, libertempa akvosporta distriĝo, sed ankaŭ kiel enkonduka klaso en la sporton de regatta velado. La boato, kvankam iom rondigita, havas klare kvar angulojn kaj iom aspektas kiel surakva plasta granda kesto.

optimisto kun esperantistaj velantaj infanoj sur la lago Dümmer en Germanio
skemo de la boato

Trunko kaj velo[redakti | redakti fonton]

La ŝipeto, kiun en rekta kurzo eblas manovri per unu mano, havante la stirilon kaj ŝnuron por la reguligo de la velo unumane, dezajniĝis fare de la usona ŝipokonstruisto Clarky Mills. La dana arkitekto A. Damgard standardigis la dezajnon kaj difinis la nuntempe kutiman ŝnuraron kaj veloformon.

Optimisto posedas trunkon el premita lignovitrofibro-fortigita plasto kaj havas nur unu velon, kiu estas fiksita ĉe la masto kaj aldone ĉe helpa stango, kiu helpas pligrandigi la veloareon, tiel ke ĝi kreas el la kutima vela triangulo pli grandan kvarangulon. La plej alta atingebla rapideco estas proksimume 4 knotoj.

La boato komforte transporteblas sur la tegmento de averaĝa mezklasa aŭto. Optimistoj estas aparte rapide pretigeblaj por velado kaj malpretigeblaj post la uzo. Tial kaj pro la relative malgrandaj mezuroj de longo, larĝo, mastoalto kaj pezo la boata klaso estas taŭga ankaŭ por por plurtagaj ekskursoj de velaj kluboj. Ofte videblas boatotransportiloj kun ĝis 12 optimistoj sur la stratoj, kiuj tirite de aŭto transportas la ekipaĵon de tuta infana ekipo de velantoj.

Regattoj[redakti | redakti fonton]

La optimisto ne nur dum la pretigo por velado kaj malpretigo post la uzo, sed ankaŭ dum la velado mem, estas tre facile manovrebla. Por multaj infanoj ĝi servas kiel enkonduka klaso en la sporton de regatta velado. Ĝi estas norma internacia porinfana velboata klaso. Tutmonde ekzistas proksimume 500.000 optimistoj – per tiu nombro la klaso estas la tutmonde plej disvastiĝinta klaso de velboatoj, antaŭ la same de junuloj multe uzita klaso Lasero. Internacia klasa asocio estas la International Optimist Dinghy Association (IODA) kun sidejo en Dublino; al ĝi apartenas tutmonde pli ol 100 naciaj optimistaj asocioj.[1]

Ekzistas monda ĉampionado por optimistoj, kontinentaj ĉampionadoj kaj kompreneble pliaj internaciaj, naciaj, regionaj kaj klubaj regattoj.

Referenco[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]