Ordonema programado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ordonema programado estas tia maniero programi (aŭ, pseŭdoscience, tia programada paradigmo), en kiu la programisto precize indikas algoritmon — kiuj agoj kaj en kiu ordo estas plenumendaj.

Ordonema programado estas historie la unua maniero programi, kaj ĝis nun ĝi restas la plej grava praktike.

Ordonemaj programlingvoj[redakti | redakti fonton]

La plej multe uzataj programlingvoj estas destinitaj por ordonema programado, kaj oni nomas ilin ordonemaj programlingvoj. La bazaj konceptoj de tiaj lingvoj estas variablo (responda al la komputila memoro) kaj ordono (responda al la komputilaj komandoj). Ordonoj povas ŝanĝi la valorojn de variabloj (la statojn de memoro).

La programlingvoj disponigas iom da bazaj, simplaj ordonoj, inter ili valorizon kaj saltojn. El tiuj simplaj ordonoj programisto povas konstrui strukturajn ordonojn, kiaj estas iteracioj kaj proceduroj.

La koncepto proceduro estas tre grava rimedo, per kiu programisto povas krei siajn abstraktaĵojn algoritmajn. Tial iam oni apartigas procedurajn programlingvojn en subklason de programlingvoj ordonemaj; tamen ĉar la proceduroj ja disponeblas en ĉiu reala programlingvo ordonema, tial la apartigo malmulte sencas, kaj la du terminoj praktike estas sinonimoj.