Orient-siberia tajgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orient-siberia tajgo
One Earth Ecoregion • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Koordinatoj60° 0′ 0″ N, 100° 0′ 0″ O (mapo)60100Koordinatoj: 60° 0′ 0″ N, 100° 0′ 0″ O (mapo) [+]

Areo3 900 000 km² (390 000 000 ha)

Biomoj de regionoTajgo

Orient-siberia tajgo (Tero)
Orient-siberia tajgo (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Map
Orient-siberia tajgo

En TTT: Oficiala retejo [+]

Map
vdr
Orient-siberia tajgo norde de Ĥabarovsk.
Tajgo ĉe Rivero Ĉaja en orienta Siberio.

La orient-siberia tajgo estas tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tajgoj de orienta Rusujo kaj kongruas kun samnoma tutmondaj 200-unuo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu vasta ekoregiono situas centre en Siberio, etendiĝante tra 20° de latitudo kaj 50° de longitudo. La klimato en la Orient-siberia tajgo estas subarkta kaj montras altan kontinentecon, kun temperaturaj ekstremoj inter 40°C kaj -62°C. La vintroj estas longaj kaj tre malvarmaj, sekaj, kun malmulte da neĝado kaŭze de la efikoj de la Siberia Kontraŭciklono. La someroj estas mallongaj, sed povas esti sufiĉe varmaj por la norda situacio. La precipitaĵo estas malalta, variante ekde 600 mm ĝis 200 mm, malplialtiĝante de oriento al okcidento. La topografio de tiu ekoregiono estas variebla, konsistante el larĝaj, plataj ebenaĵoj kaj areoj kun karsta topografio. Kontraste al najbara Okcident-siberia tajgo, vastaj torfejoj kaj malsekejoj okulfrape malĉeestas.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Tajgo apud Bajkalo.

La vegetaĵaro precipe konsistas el vastaj, densaj arbaroj de daura lariko (Larix gmelinii), kun siberia lariko (Larix sibirica) kaj la hibrido inter dauria kaj siberia larikoj (Larix x czekanowskii) troviĝante en la okcidento. Tra la ekoregiono, pli etaj areoj estas superregataj de siberia pino (Pinus sibirica), arbara pino (Pinus sylvestris), siberia piceo (Picea obovata) kaj siberia abio (Abies sibirica). Pinaroj kaj foliarbaroj enhavantaj betulajn kaj poplajn speciojn estiĝas pli komunaj kiam oni moviĝas suden, kaj kiam oni troviĝas pli apude de la fontoj de Leno kaj Suba Tunguska-Rivero (alfluanto de Jenisejo), same kiel en Angara-Baseno, kie stepo kaj arbustar-stepaj komunumoj estas troveblaj kune kun arbarstepo.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Mamuloj de la Orient-siberia tajgo inkludas siberian moskulon (Moschus moschiferus), alkon (Alces alces), kanadan cervon (Cervus canadensis) kaj apron (Sus scrofa). Birdoj de tiu ekoregiono ampleksas reĝan aglon (Aquila chrysaetos), migran falkon (Falco peregrinus), fiŝaglon (Pandion haliaetus), nigran cikonion (Ciconia nigra), blankkapan gruon (Grus monacha), kornikon (Corvus corone), bluan siberian najtingalon kaj fajfnajtingalojn (Luscinia cyane kaj L. sibilans, respektive), nordan najtingalon (Luscinia luscinia), rozan karpodakon (Carpodacus roseus), pacifikan apuson (Apus pacificus) kaj bajkalan krekon (Anas formosa).

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Kvankam malmulto de tiu ekoregio estas protektita, ĝia konservada statuso estas listigita kiel "Relative stabila/sendifekta". Protektitaj areoj inkludas jenajn sciencajn naturrezervejojn : Stolbi, Oljokma, Tunguska kaj Centra-Siberia Naturrezervejo. La ĉefa minaco por la konservado de la ekoregiono estas arbaraj incendioj, ŝtelĉasado kaj arbarekspluatado en la suda kaj centra partoj de la regiono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj tajgoj
PA0601 Orient-siberia tajgo  Rusio
PA0602 Islandaj betularoj kaj altmontara tundro  Islando
PA0603 Kamĉatkaj-kurilaj herbejoj kaj duonarbaroj  Rusio
PA0604 Kamĉatka-kurila tajgo  Rusio
PA0605 Nordorient-siberia tajgo  Rusio
PA0606 Oĥotska-manĉuria tajgo  Rusio
PA0607 Saĥalena tajgo  Rusio
PA0608 Skandinava kaj rusa tajgoj  Rusio,  Svedio
PA0610 Uralaj tundro kaj tajgo  Rusio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]