Orlické Podhůří

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orlické Podhůří
municipo
Ligna sonorilejo en parto Rviště
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Orlické Podhůří
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Tichá Orlice
Situo Orlické Podhůří
 - alteco 426 m s. m.
 - koordinatoj 50° 00′ 22″ N 16° 20′ 06″ O / 50.00611 °N, 16.33500 °O / 50.00611; 16.33500 (mapo)
Areo 13,52 km² (1 352 ha)
Loĝantaro 699 (2023)
Denseco 51,7 loĝ./km²
Unua skribmencio 1399 Rviště
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 11 ĝis 562 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580716
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 6
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Orlické Podhůří
Retpaĝo: www.orlickepodhuri.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Orlické Podhůří situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí. Vivas ĉi tie 699 loĝantoj (2023). Kreas ĝin sep malgrandaj vilaĝoj sur dekstra flanko de Tichá Orlice nordokcidente de urbo Ústí nad Orlicí.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Libchavy, Podlesí, České Libchavy, Sudislav nad Orlicí, Seč, Velká Skrovnice, Ústí nad Orlicí kaj Brandýs nad Orlicí.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

  • Říčky kun domaro Klopoty kaj solejo Háje (312)
  • Bezpráví (0)
  • Dobrá Voda kun domaroj Luh kaj Borek (45)
  • Rozsocha (62)
  • Rviště (123)
  • Perná (11)
  • Kaliště (48)

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo ekestadis de la jaro 1949 ĝis 1960 kaj novan komunan nomon, derivitan de la situo de vilaĝoj en submontaro de Orlické hory ĝi akceptis la 16-an de februaro 1961. Supre en krampoj estas orientigaj nombroj da loĝantoj en unuopaj vilaĝoj, datumoj estas el la jaro 2002.

Ekesto de plejparto da vilaĝoj en Orlické Podhůří estas ligita kun kulmina koloniigo, kiun sur dekstra flanko de Tichá Orlice faris ĉirkaŭ la jaro 1300 anoj de familiaro el Brandýs, kiuj devenadis el burgo Brandis proksime de Leipzig. Laŭ aranĝo de unuopaj vilaĝoj oni ne povas ekskludi, ke ekesto de kelkaj lokoj apartenas jam en tempo de frua koloniigo (fino de 12-a kaj komenco de 13-a jarcentoj). Ĝi estis farata kun ĉeesto de ĉeĥa loĝantaro sub gvidado de Kojata Hrabišic. Tiuokaze sinjoroj el Brandýs konstruadon de la vilaĝoj nur finis kaj venigis ĉi tien pluajn koloniistojn, verŝajne slavojn el orientaj partoj de Saksio (sorabojn). Kiel apartenaĵo de la sinjorejo Brandýs nad Orlicí estas unue atestita vilaĝo Rviště en 1399, en la jaro 1506 muelejo Bezpráví, vilaĝoj Dobrá Voda, Kaliště, Luh kaj Perná. La unua raporto pri Říčky devenas nur el la jaro 1475 kaj Rozsocha, resp. gastejo en ĝi, estas rememorata nur en 1685.

Ĉiuj vilaĝoj de nuna Orlické Podhůří, krom Říčky kaj Malsupra Rozsocha ĉiam, ĝis la jaro 1848, apartenis al la sinjorejo Brandýs nad Orlicí, Říčky al diversaj proksimaj sinjorejoj. Říčky apartenis nur al paroĥejo Brandýs nad Orlicí. Post batalo sur Blanka monto kredantoj el Říčky havis eblecojn kontakti Johano Amoso Komenion, kiu en Brandýs vivis sub protekto de Jan pli aĝa el Žerotín. Pli malfrue eĉ unu el ĉeĥaj fratoj el Říčky kaŝadis Komenion en sia kabano kaj Komenio tie skribis sian faman verkon Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 306
18801 328
18901 337
19001 203
19101 221
19211 157
JaroLoĝantoj
19301 054
1950835
1961845
1970803
1980694
1991561
JaroLoĝantoj
2001598
2011585
2014659
2016686
2017685
2018698
JaroLoĝantoj
2019685
2020693
2021638
2022690
2023699

Memorindaĵoj kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Říčky[redakti | redakti fonton]

  • Komence de la 19-a jarcento en Klopoty, norde de Říčky, ĉe fonto de Klopotský rivereto estis fondita banejo, gastejo kaj kapelo. La banejo baldaŭ neniiĝis, sed la loko ankoraŭ nuntempe allogas turistojn. Origine empira kapelo estas konsekrita al Sankta Maria Helpanta.
  • Kapelo de Sanktaj Anĝeloj gardantoj el la jaro 1869, origine en pseŭdo-romanika stilo
  • Statuo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1757 estas ĉirkaŭbarita per plena barilo kun skulptitaj balustroj kaj kugloj en anguloj.

Bezpráví[redakti | redakti fonton]

  • En Bezpráví ĉe fervoja linio estas du relvojgardistaj dometoj, n-ro 51 kaj 52 el tempo de konstruo de linio inter Olomouc kaj Prago.

Dobrá Voda[redakti | redakti fonton]

  • Kapelo de Kronado de Virgulino Maria
  • Malgranda monumento al tri viktimoj de aviada katastrofo sur monteto Hůrka

Luh[redakti | redakti fonton]

  • Estinta arbargardistejo - empira konstruaĵo el la unua duono de 19-a jarcento
  • Monumento de arbargardisto Čeněk Doleček kaj de lia filo Oldřich apud la arbargardistejo. Pro helpado al partizanoj en la dua mondmilito li estis ekzekutita en Dresden kaj la filo mortis en koncentrejo.

Rviště[redakti | redakti fonton]

  • Ligna sonorilejo, kiu estas kopio de pli malnova konstruaĵo el la komenco de la 19-a jarcento. Ĝi estas oklatera sur ŝtona subkonstruaĵo, kun tenda tegmento.
  • Kruco en la vilaĝo devenas el la jaro 1860, ŝtona, sur prisma soklo estas popolaj polikromitaj reliefoj de Sankta Johano Nepomuka, Sankta Venceslao kaj Sankta Maria Magdalena.

Perná[redakti | redakti fonton]

  • Malfrubaroka grenejo el la dua duono de 18-a jarcento
  • Signaldirektejo - teĥnika memorindaĵo el tempo de konstruo de fervoja linio inter Olomouc kaj Prago.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]