Orléans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Orléans (stacidomo).
Panorama vido de la malnova urbo je julio 2006
Panorama vido de la malnova urbo je julio 2006
Orléans
urbo
komunumo en Francio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Centro-Valo de Luaro (ĉefurbo)
Departemento Loiret (prefektejo)
Arondismento Orléans
Kantono Ĉefurbo de 6 kantonoj
INSEE kodo 45234 [+]
Poŝtkodo 45000 • 45100
Kodo laŭ INSEE 45234
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 116 617  (2021) [+]
Loĝdenso 4 117 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 54′ N, 1° 54′ O (mapo)47.9022222222221.9041666666667Koordinatoj: 47° 54′ N, 1° 54′ O (mapo)
Alto 116 m [+]
Areo 27,48 km² (2 748 ha) [+]
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Orléans (Loiret)
Orléans (Loiret)
DEC
Orléans
Orléans
Situo de Orléans

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Orléans [+]
vdr

OrléansOrleano estas grava urbo en la centro de Francio. Ĝi estas la prefektejo de la departemento Loiret, sed ankaŭ la ĉefurbo de la tuta regiono Centro-Valo de Luaro kaj de ses kantonoj.

Ĝi havas proksimume 110 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Orléanais [orleane].

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas ĉirkaŭ cent kilometrojn sude de Parizo ĉe la norda parto de rivero Luaro, kiu foje inundas la maldekstran bordon. Fine de la 1970-aj jaroj estis kreita la urboparto La Source, kiu situas dekon da kilometroj distance de la malnova urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La katedralo

Antaŭ la epoko en la loko de nuna Orleano ekzistis gaŭla fortikaĵo, kiun la romianoj nomis Cenabum. Ĝi estis unu el la gravaj urboj de la tribo de la karnutoj; la tiea kunveno de druidoj estas fama. En −52 ĝin konkeris kaj detruis Julio Cezaro; poste romianoj rekonstruis ĝin. Ĝin refondis imperiestro Aŭreliano, de kio ĝi ricevis la nomon Urbo de Aŭreliano; el tiu nomo ekestis la nuna nomo Orleano.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La katedralo de la Sankta Kruco[redakti | redakti fonton]

La katedralon, kiu estis detruita dum la religiaj militoj, oni ekrekonstruis egalaspekte ekde la reĝado de Henriko la 4-a, sed la fasado, pordegoj, turoj ne jam estis konstruitaj. La fronto de la katedralo estas la ununura gotika katedralo, kiu estis konstruita dum la 18-a jarcento. Tial ties stranga, ĉarma, tute aparta stilo, unika sintezo de apriore ne kongruigeblaj gustoj.

La Reĝa Ponto[redakti | redakti fonton]

La Reĝa Ponto aŭ Ponto de Georgo la 5-a estas la plej malnova ponto de la urbo. Kvar turoj gardas la transirejon.

Place du Martroi[redakti | redakti fonton]

Placo Martroi

Place du Martroi estas placo, kiu markas la centron de la urbo. La vorto Martroi venas de la latina vorto martyretum, kiu signifis kristanan tombejon. La centron de la placo ornamas statuo de Johana de Arko (kiu estas pli alta ol ĝia ĉevalo).

Servoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

La civitanoj kaj institucioj de Orleano proksime kunlaboras kun la sekvaj urboj[1]

Inter ili, la loka Esperanto-klubo aparte flegas la kunlaboron kun la partneraj klubo en Münster, Krakovo, Taragono kaj Trevizo.


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Les villes amies (La amikaj urboj) (france). Orléans. Alirita 2019-11-15.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]