Ortodentisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rektigilo por dentaro

Ortodentisto estas specialisto en la dentokuracado. Li aŭ ŝi okupas sin per la studado de formo, kresko kaj disvolviĝo de la dentaro kaj la makzeloj kaj la optimumigo de la pozicio de la dentaro kaj makzeloj pere de rektigiloj. La termino ortodentisto venas de la greka vorto orthos (rekta) kaj latina vorto dens (dento).

Ortodentistoj ofte laboras kun pluraj personoj en propra konsultejo. En intensa kunlaborado kun aliaj specialistoj ortodentistoj ofte estas engaĝitaj ĉe la kuracado de pacientoj kun denaskaj nenormalaĵoj de la vizaĝo (kiel fendlipo), afekcioj de la makzeloj kaj malplilarĝiĝo de la supraj spirkanaloj (ronkado kaj obstrukca apneo).