Oscar Straus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oscar Straus
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1870 (1870-03-06)
en Vieno
Morto 11-an de januaro 1954 (1954-01-11) (83-jaraĝa)
en Bad Ischl
Tombo Bad Ischl Friedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco AŭstrioAŭstrio-Hungario
Familio
Edz(in)o Nelly Irmen • Clara Straus
Infanoj Walter Straus • Leo Straus • Erwin Straus
Parencoj Josef Singer
Okupo
Okupo dirigentokomponisto • filmkomponisto • scenaristo
Verkoj Ein Walzertraum
vdr

Oscar Nathan STRAUS [oskar ŝtraŭs] (naskiĝis la 6-an de marto 1870, mortis la 11-an de januaro 1954) estis viena komponisto de operetoj kaj filmomuziko, inter aliaj ĝenroj. Hodiaŭ li estas plej vaste konata pro siaj verkoj Ein Walzertraum ("Valsosonĝo") kaj Der tapfere Soldat ("La ĉokolada soldato"), kvankam li ankaŭ komponis pli ol 500 ĉambromuzikajn komponaĵojn, orkestrajn verkojn, kaj ĥorverkonj.

Komence lian nomon oni literumis "Strauss", sed li baldaŭ ŝanĝis ĝin al "Straus", por ke la publiko ne kredu, ke li estas ano de la fama muzikema familio de Johann Strauss.

Straus studis muzikon en Berlino sub Max Bruch, kaj iĝis dirigento ĉe la Überbretti kabaredo. Poste li reiris en Vienon kaj komencis verki operetojn, post nelonge iĝante grava konkurencanto al Franz Lehar. Dum la nazia okupado de Aŭstrujo Straus forkuris Parizon, kaj post tio al Holivudo.

Post la dua mondmilito li revenis al Eŭropo. Li enloĝiĝis en Bad Ischl, kie li mortis en 1954.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]