Osta medolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La osta medolo enhavas, inter grasaj ĉeloj, diversajn sangoĉelojn.

La osta medolo (latine medulla ossium), aŭ ostmedolo, estas ekde la fino de la kvara embriomonato (la komenciĝo de la medola fazo) la plej grava sangogenera organo de la homo. Ĝi plenigas la kavojn de la ostoj (medolkavon kaj kavaĵojn de la spongeca osto) kaj ne miksendiĝas kun la mjelospina medolo (latine medulla spinalis). En la osta medolo formiĝas preskaŭ ĉiuj specoj de sangoĉeloj de la homo.

Je la novnaskito, sangogenera osta medolo troviĝas en la medolkavoj de preskaŭ ĉiuj ostoj, dum je la plenkreskulo ĝi troviĝas nur ankoraŭ en la sternumo (brustosto), la ripoj, en la kraniosto, la klavikloj, la vertebrostoj, en la pelvo kaj en la trunkoproksimaj finaĵoj de la humeroj kaj femurostoj.

Biopsio de ostmedolo

Meznombre plenkreskulo posedas proksimume 2600 g da ostmedolo, kiu respondas al 4,6 % de la korpopezo aŭ al la pezo de la hepato. Proksimume la duono de tiu maso konsistas el ruĝa ostmedolo, la resto precipe el grasmedolo. En la ostmedolo troviĝas proksimume 10 % de la tuta sango de la korpo.

Anatomia strukturo[redakti | redakti fonton]

Ruĝa ostmedolo[redakti | redakti fonton]

La ruĝa osta medolo estas responsa por elvolvi la imunajn defendojn de la korpo, kun abundo da eritrocitoj (ruĝaj sangoĉeloj), krom stokado de grasaj ĉeloj en malgrandaj koncentriĝoj; ĝi situas plejparte en epifizoj de grandaj ostoj kiel la femurosto.

Flava ostmedolo (grasmedolo)[redakti | redakti fonton]

La flava osta medolo estas grasaĵo de adipocitoj kun nur disĵetitaj eritrocitoj kaj estas implicita en hematopoezo. En plenkreskuloj ĝi situas interne de la diafizoj de longaj ostoj, kaj estas fonto de energia rezervo[1][2]. Ruĝa osta medolo estas superreganta en novnaskitoj, kaj de post 5 jaraĝo komenciĝas la anstataŭaĵo de ruĝa medolo per flava medolo; sekvas ke pri junaj plenkreskuloj la proporcio inter ruĝa medolo kaj flava medolo estas 50/50.

Blanka ostmedolo (gelatena ostmedolo)[redakti | redakti fonton]

La blanka osta medolo estas varianto de la flava osta medolo, pri kiu la grasa enhavo anstataŭiĝas per akvo, do gelateno aperas. Tia blanka medolo ne povas esti rekonvertata al ruĝa medolo, do ĝi estas neinversigeble degenerita formo de la medolo. Tiu variaĵo kutime okazas dum maljuneco aŭ al serioze malsanaj pacientoj. Ankaŭ tro da leŭkocitoj (blankaj sangoĉeloj) estas signo de malsano.

Sangogenerado (aŭ hematopoezo[3][4])[redakti | redakti fonton]

Eritropoezo[redakti | redakti fonton]

Granulopoezo[redakti | redakti fonton]

Monocitopoezo[redakti | redakti fonton]

Limfopoezo[redakti | redakti fonton]

Trombocitopoezo[redakti | redakti fonton]

Malsanoj de la ostmedolo[redakti | redakti fonton]

Damaĝigaj medikamentefikantoj[redakti | redakti fonton]

Donaco de ostmedolo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. médula ósea (Ostmedolo) (hispane).
  2. La médula ósea (La ostmedolo) (hispane). Arkivita el la originalo je 2015-06-18. Alirita 2016-11-10.
  3. Laŭ PIV hemato estas sinonimo de sango (el la greka αἷμα haíma, αίματος aímatos: ‚sango‘).
  4. Laŭ PIV poezo estas formiĝo de la diversaj ĉelspecoj de la sango (el la greka ποιεῖν poieín: ‚fari, fabriki‘).

Literaturo[redakti | redakti fonton]