Ostrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ostrio
karpenfolia ostrio (Ostrya carpinifolia)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

fabedoj Fabidae

Ordo: fagaloj Fagales
Familio: betulacoj Betulaceae
Subfamilio: Coryloideae
Genro: ostrio Ostrya
Specio: ĉ. 10 specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ostrio[1] (latine Ostrya) estas plantogenro el la familio betulacoj (Betulaceae). La genro havas ok ĝis dek speciojn, inter kiuj estas unu, kiu hejmiĝas en Eŭropo. Ili estas deciduaj arboj kaj arbustoj. La specioj el la genro Ostrya similas al karpeno (Carpinus). La diferenco estas la nudaj amentoj ĉe karpenoj kaj ĉe Ostrya per involukro ĉirkaŭita frukto.

masklaj amentoj en printempo

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ostrya estas deciduaj arboj kaj arbustoj. La burĝonoj estas ovformaj kun multaj skvamoj. La folioj estas neregulaj kaj duoble segildentaj.

La masklaj floraroj estas pendantaj kaj dum la vintro nudaj amentoj. Ili tre similas al aveloj. La inaj floraroj tre similas al lupolo. Tial la nomo lupolfago en la germana lingvo. La malgrandaj fruktoj (nuksetoj) ofte havas flugilojn.

La ligno estas tre malmola. En anglalingvaj landoj ĝi estas nomata ankaŭ ironwood (‚ferligno‘). Ĝi estis en fruaj tempoj uzitaj por fari rabotilojn.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Ostrya estas disvastigita en la moderklimataj regionoj de la norda hemisfero. En Eŭropo hejmiĝas nur unu specio, nome la Eŭropa lupolfago (Ostrya carpinifolia), kiu hejmiĝas en Sudeŭropo kaj en Malgrandazio. Tri specioj hejmiĝas en Nord- kaj Mezameriko. La aliaj specioj hejmiĝas en Azio, precipe en Ĉinujo.

Ostrya virginiana

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unuan priskribon faris en la jaro 1760 la itala botanikisto Giovanni Antonio Scopoli en sia verko ‘‘Flora Carniolica‘‘, paĝo 414. La genro Ostrya konsistas el ok ĝis dek specioj.

Scienca nomo Esperanta nomo diavastigo sinonimoj
Ostrya carpinifolia SCOP. eŭropa ostrio, karpenfolia ostrio Sudeŭropo, okcidenta Azio
Ostrya chinensis I.M.TURNER ĉinia ostrio Ĉinujo Ostrya multinervis REHDER
Ostrya guatemalensis (H.J.P.WINKL.) ROSE gvatemala ostrio Ostrya virginiana subsp. guatemalensis (H.J.P.WINKL.) A.E.MURRAY
Ostrya japonica SARG. japania ostrio Japanujo, Koreujo Ĉinujo
Ostrya knowltonii COVILLE amerika ostrio Nordameriko Ostrya chisosensis CORRELL
Ostrya rehderiana CHUN Ĉinujo
Ostrya trichocarpa {D. FANG & Y. S. WANG Ĉinujo
Ostrya virginiana (MILL.) K. KOCH virginia ostrio Nord- kaj Mezameriko Carpinus virginiana MILL.
Ostrya yunnanensis HU EX P. C. LI Ĉinujo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]