Otelfingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Otelfingen (stacidomo) kaj Otelfingen Golfpark (stacidomo).
Otelfingen
Blazono de Otelfingen
Reformita preĝejo de Otelfingen
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dielsdorf
Koordinatoj  47° 27′ 40″ N 8° 23′ 28″ O / 47.46111 °N, 8.39111 °O / 47.46111; 8.39111 (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 40″ N 8° 23′ 28″ O / 47.46111 °N, 8.39111 °O / 47.46111; 8.39111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2259
Areo 7,23 km²
Alteco 440 m super marnivelo
Poŝtkodo 8112
Komunumkodo 0094
Mapo de Otelfingen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Otelfingen estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 2259 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Otelfingen situas en la Furtvalo, sude de la montoĉeno Lägern.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Otelfingen situas ĉe trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Vetingo kaj estas per ĝi kaj diversaj buslinioj bone konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua setlejo ekzistis ĉe la vilaĝa rivereto jam antaŭ pli ol 3000 jaroj. Unua dokumenta mencio datiĝas el la 11-a jarcento okaze de donatoj al la Monaĵejo Vetingo. En la jaro 1409 Otelfingen submetiĝis kun la regejo Regensberg al la urbo Zuriko kaj apartenis ĝis la Helveta Revolucio al la kamparvoktdistrikto Regensberg, kiu dum la epoko de la mediacio fariĝis la distrikto Regensberg kaj post la hodiaŭa distrikto Dielsdorf.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]