Ottó Ruttkai
Ottó Ruttkai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de januaro 1921 en Budapeŝto |
Morto | 17-an de septembro 1988 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)oj | Éva Ruttkai • Iván Ruttkai |
Edz(in)o | Hanna Lóránd |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ottó Ruttkai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ruttkai Ottó estis hungara aktoro, voĉoaktoro, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Russ, liaj gefratoj estis Éva Ruttkai kaj Iván Ruttkai, lia edzino estis Hanna Lóránd.
Ottó Ruttkai [1] naskiĝis la 12-an de januaro 1921 en Budapeŝto, li mortis la 17-an de septembro 1988 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ottó Ruttkai jam kiel infano kaj membro de infanteatro de Artúr Lakner ricevis rolojn en pluraj teatroj, poste ankaŭ en filmoj antaŭ la 2-a mondmilito. La vera aktora kariero komenciĝis en 1947 en Teatro Madách. En la teatra jaro 1950 li apartenis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto), poste al pli malgranda teatro, inter 1953–1955 al Teatro de Hungara Armeo. Li estis teatrestro de
- Teatro Gárdonyi Géza (1955–1956)
- Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) (1957–1960)
- Nacia Teatro (Miskolc) (1960–1964)
- Teatro Madách (1964–1972), poste ĝismorte li estis aktoro en Teatro Thália (Budapeŝto).
Li ricevis premion en 1958. Li edziĝis en 1949, en la 1950-aj jaroj 2 filoj naskiĝis.
Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]
- Corneille: Cid - reĝo
- Jenő Heltai: A néma levente - S-ro Agárdi
Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- Tűz (1948)
- Budapeŝta printempo (filmo) (1955)
- Butaságom története (1965) (reĝisoro)
- La kaporalo kaj la aliaj (1965) - soldato
- Bezzeg a Töhötöm (televizia filmo, 1977)
- Petőfi (televizia serieto, 1981)
Dubladaj roloj[redakti | redakti fonton]
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Antoine Balpetré kaj aliaj [2]
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- komuna memortabulo en Budapeŝto