Ovolo (bestoscienco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri besta ĉelo. Por informoj pri la samnoma planta organo, vidu la artikolon ovolo (plantoscienco).
Sekco de homa ovolo kaj de la ĉeloj de la radia krono post ovolado. Anatomio de Gray 1911.

Ovoloovoĉelo estas seksa ĉelo aŭ ina gameto. Ĝi estas granda ĉelo, sfera kaj senmova.

En bestoj, inkluzive homoj, ovolo estas haploida ĉelo produktata de ovario, kiu portas la genetikan materialon kaj kiun povas fekundigi spermatozoo, tiel formante zigoton.

Ovoloj formiĝas en la ovarioj pro subdivido per mejozo de primara oocito en du sekundarajn oocitojn. Ĉi tiu procezo, nomata oogenezo, estas manifestata per la perioda procezo de ovolado.

La unua el la du dividoj mejozaj (kiuj reduktas la kromosoman kvanton) startas dum la embria disvolviĝo kaj estas interrompita dum la interfazo. Estas rekomencata dum la puberto, kiam en ĉiu ciklo maturiĝas oocito kaj la foliklo kiu envolvas ĝin, kompletigante la unuan dividon (kiu produktas oociton sekundaran) kaj startante la duan. La dua mejoza divido (kiu estigas maturan ovolon) estas siavice interrompata, kaj ne estos kompletiĝata ĝis la fekundigo, se ĝi estos produktata. Post la kompletiĝado de la mejozo de la oogonioj, krom oocito, estos estigataj du polaraj korpoj: la unua estas la frata ĉelo de la oocito sekondara, kaj la dua la frata ĉelo de la ovolo.

Dum la polaraj korpoj estas ĉeloj relative malgrandaj, ovoloj estas la plej grandaj haploidaj ĉeloj de la homa korpo. La ĉelmembrano de oocito estas grava en la procezo de fekundigo.