Ovotranĉilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ovotranĉilo

Ovotranĉilo estas kuirilo por tranĉi senŝeligitan malmolkuiritan ovon en tranĉaĵoj. Ĝi konsistas el ingo en kiu la ovo kuŝas kaj movebla parto en kiu estas streĉitaj maldikaj dratetoj. Dum la malfermado de la ovotranĉilo la ovo estas tranĉata en tranĉaĵoj.

Ĝi ankaŭ povas esti uzata por tranĉi krudajn ĉampinjonojn sed tio mallongigas la "vivo"daŭron de la ovotranĉilo.

Ovotranĉilo ankaŭ estas cinika nomo por kablobariero, danĝera kaj intertempe en pluraj landoj malpermesata formo de ŝirmrelo.

Kablobariero