PHP

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la aliaj signifoj de PHP rigardu en PHP (apartigilo).


PHP

Lasta stabila versio 8.3.6
Programlingvo C
Permesilo PHP License
Retejo www.php.net
vdr

PHP estas ĝenerala-programlingvo, kiu estis kreita por fari dinamikajn retpaĝojn. Tiu estis iu de la unuaj lingvoj, kiuj estis kreitaj por la programado bazita sur la TTT-servilo, kiun oni tajpas en HTML-fontkodon anstataŭ en eksteran dosieron. Finfine, la kodo estas interpretata per la servilo per la procesora modulo de PHP, kiu faras la rezultintan retpaĝon. Ĝi evoluis por havi konzola-interfacon kaj uzadecon kun memstaraj grafika-programoj.[1]

PHP estis unue verkita de Rasmus LERDORF en la jaro 1995. Nun la ĉefrealigo de PHP estas farita de la Grupo de PHP, kaj estas la formala referenco de la lingvo.[2] PHP estas libera programaro ellasi sub la Permesilo de PHP, kiu ne estas akordigebla al la Ĝenerala Publika Permesilo de GNU, ĉar ĝiaj katenoj pri la uzado de la nomo PHP.

Unue PHP signifis "Personal Home Page" (esperante: "Persona Hejma Paĝo"), sed nun signifas "PHP: Hypertext Preprocessor" (esperante: "PHP: Hiperteksto-Preprocesoro").[3]

PHP estas instalata sur pli ol 20 milionoj da retejoj kaj 1 miliono da TTT-serviloj,[4] kaj estas konkursanto de Aktivaj Servilaj Paĝoj de Mikrosofto.

Tipsistemo[redakti | redakti fonton]

PHP uzas dinamikan datumtipan sistemon, kiu iĝas valorojn al la tipo, kiun ĝi pensas, ke ili devas havi por fari ion. Ekzemple, la kodo print '10' + 5; skribos 15, ĉar la ĉeno '10' iĝas al entjero, kiam oni uzas la +. Por aligi valorojn, oni uzus la . operacion: print '10' . 5; skribas '105'. PHP difinas grandan aron de funkcioj en la kerno lingvo kaj multaj estas ankaŭ disponebla en diversaj etendoj; tiuj funkcioj estas bone dokumentitaj en la reta PHP dokumentado. Tamen, la enkonstruita biblioteko havas ampleksan varion de enoficigante konvencioj kaj rilataj aferoj, kiel priskribita sub historion supre.

Tio estas ekzemplo de kutimo PHP kodo en komputilo ekrano.

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

La ĉisuba kodo skribas "Saluton mondo!" sur TTT-paĝon:

    <html>
      <body>
        <?php
          $miaVariablo = "Saluton mondo!";
          echo $miaVariablo;
        ?>
      </body>
    </html>

Sed ne ĉiu TTT-servilo povas kompreni PHP-on: nur la serviloj, kiuj specife estas ebligitaj por PHP.

HTML nur povas priskribi paĝon en maniero senŝanĝa, do funkcioj, kono pri datumbazo, kompreno pri diversaj retaj protokoloj, la prilaborado de informo kaj similaj eblecoj de komputillingvo mankas al ĝi. PHP provizas tiajn eblecojn al HTML.

Sed PHP ne estas la sola tia teknologio: ASP, JSP, CGI kaj Ĝavo ankaŭ estas diversaj solvoj al la sama problemo de HTML.

En la intermikso de HTML kun komputillingvo, PHP similas al ASP de Microsoft, kiu uzas dialekton de Visual Basic, kaj JSP de Sun Microsystems, kiu uzas Ĝavon. Sed PHP, por komparo, esence uzas dialekton de Perl kaj ne estas la proprieta solvo de iu ajn kompanio, sed estas la publika kreaĵo de la programistoj de la Interreto. Kaj PHP ŝajne estas multe pli populara ol ASP aŭ JSP.

La antikva antaŭinto de PHP kaj similaj teknologioj estas CGI, kiu ne estas intermiksita kun HTML, sed estas vokita de HTML. Ĝavo ankaŭ estas vokita de la HTML, sed Ĝavo rulas en la TTT-legilo, ne en la servilo.

PHP kutime estas uzata kune kun datumbazo de MySQL, sed povas funkcii kun diversaj datumbazoj.

Dum ASP bezonas servilon de IIS de Vindozo, PHP povas ruli en serviloj de diversaj operaciumoj, eĉ Vindozo, sed kutime rulas en servilo de Unikso, precipe Linukso.

"PHP" estas angla (kaj rekursia) mallongigo de PHP Hypertext Preprocessor - "hiperteksta antaŭtraktilo de PHP". Ĝi estis kreita en 1994 de Rasmus Lerdorf en Perl, sed ne estis populara ĝis la plibonigoj verkitaj de Zeev Suraski kaj Andi Gutmans en la somero de 1997.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Introduction: What can PHP do?. PHP Manual. Alirita 5-a de marto 2009.
  2. History of PHP and related projects. The PHP Group. Alirita 25-a de februaro 2008.
  3. PHP.net General FAQ
  4. Usage Stats for April 2007. Alirita 7-a de julio 2008.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]