Pablo Records

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pablo Records
diskeldonejo vd
Dum 1972 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Norman Granz vd
Lando Usono
TTT Oficiala retejo
vdr

Pablo Records estas usona diskeldonejo pri ĵazo, kiun fondis Norman Granz. Li fondis ĝin en 1973, post kiam li en 1962 vendis sian diskeldonejon Verve Records al MGM Records. Granz nomis Pablo Records laŭ sia preferata pentristo Pablo Picasso. Por finaci sian novan eldonejon, Granz devis vendi kelkajn verkojn de Picasso. Muzikistoj, kies verkojn Pablo Records publikis, estis ĉefe Ella Fitzgerald, Oscar Peterson kaj Joe Pass. Poste sekvis sonregistraĵoj de Count Basie, John Coltrane, Dizzy Gillespie kaj Sarah Vaughan samkiel noveldonoj de Clef/Norgran- kaj sonregistraĵoj de Verve. Meze de la 1970-aj jaroj ankaŭ Milt Jackson kaj Paulinho da Costa surdiskigis por Pablo.

En 1987 Fantasy Records transprenis la diskeldonejon kaj eldonis ĝi tiam nepublikitajn sonregistraĵojn de Pablo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bielefelder Katalog Jazz 1988 & 2001
  • Jim Haskins: Ella Fitzgerald. Munkeno: Heyne Verlag, 1992